Terminologia Esperanto-Centro

El Vikipedio
(Alidirektita el TEC)
Saltu al: navigado, serĉo
TEC
Terminologia Esperanto-Centro
Emblemo sur la retpaĝo de TEC
fondodato 1987 (UK en Varsovio)
lingvoj Esperanto
TTT-ejo esperanto.net/tec
v  d  r
Information icon.svg

Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estas grava instanco de esperanto, por unuecigi la terminojn uzatajn de ĉiuj fakuloj kaj personoj en Esperanto.

La Terminologia Esperanto-Centro de UEA disponas je retejo en Esperanto, por diskonigi informojn kaj novaĵojn, disponigi kursojn pri Terminologio al la publiko, kaj por antaŭenirigi ĉi tiun gravan flankon de la Internacia Lingvo, kiu estas la disvolviĝo respondeca kaj kontrolata de nia vortprovizo faka kaj teknika.

La retejo enhavas ne nur novaĵojn pri terminologio, sed ankaŭ informojn kaj raportojn pri terminologiaj kolokvoj kaj prelegoj tutmonde; biblioteka parto; recenzoj de la fakaj vortaroj en la Internacia Lingvo, kaj aliaj paĝoj.

Dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987, TEC estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simboligas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

Enhavo

La celo de TEC [redakti]

La ĉefa celo de TEC estas disponigi al homoj vortarojn, terminarojn, glosarojn en Esperanto por kiel eble pli fakoj, en ĉiuj kampoj: teknikaj, sciencaj, komercaj, juraj ktp, per kunlaboro kaj kunordigo de terminologoj, institucioj, asocioj ktp, per aranĝo de kunvenoj, per ebla eldono de verkoj aŭ disdono tra interreto kaj ttt-ejoj.

Tion farante, TEC emas valorigi Esperanton ankaŭ per faka aplikado de la lingvo, ĉar ĉiu lingvo bezonas fakan lingvaĵon kaj literaturon, sed oni konstatas, ke ankoraŭ Esperanto ne havas merkaton por fakaj publikaĵoj.

Celante plenumi tiun vakon, TEC konsideras, ke la interreto estas ideala medio por fakaj aferoj en Esperanto, pro tio ke ĝi estas preskaŭ senpage disponebla por ĉiu interesato.


La servoj de TEC [redakti]

TEC volas servi al la tuta homaro, esperantista aŭ ne, per:

  • fakaj vortaroj kaj glosaroj disponeblaj en la reto;
  • helpo en la kreado de fakvortaroj kaj unulingve kaj plurlingve;
  • diskutforumo inter la anoj de la skipo de TEC;
  • retejo facile atingebla, legebla kaj uzebla al ĉiuj personoj;
  • perado inter interesatoj kaj fakuloj, por ke ili trovu la plej taŭgajn terminojn por uzi en siaj fakoj;
  • artikoloj verkitaj de agnoskitaj fakuloj kaj scientistoj;
  • kolokvoj;
  • kursoj pri terminologio kaj tiurilataj aferoj per la reto;
  • ktp.

Trejnado pri terminologio [redakti]

Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj TEC principe kaj finance subtenas trejnadon pri terminologio. Ĉiujare okazas unusemajna Somera Terminologia Trejnado aŭ en Vieno (Aŭstrio) aŭ en Kolonjo (Germanio). Jam tri Esperantistoj partoprenis la aranĝojn. Pli da informoj legeblas en la retejo de TEC.

Kiel TEC emas labori [redakti]

Terminaroj kutime estiĝas en tri etapoj:

  1. unue tradukistoj ellaboras provizoran vortliston por tuja bezono kaj kun ĉefaj terminoj de la fako;
  2. kiam la literaturo de la fako grave kreskas kaj aperas terminologiaj miskomprenoj, formiĝas terminologiaj grupoj de fakuloj, kiuj klopodas la terminaron difini kaj normigi laŭ sciencaj terminologiaj principoj;
  3. kiam estas ellaborita faka terminaro, necesas la elektitajn terminojn popularigi, disvastigi tra la tuta Esperantujo, enkorpigi en grandajn dulingvajn naciajn vortarojn. Tial estiĝas nova vortlisto de jam aprobitaj terminoj, kiun oni povas traduki al diversaj lingvoj kaj disponigi al esperantistoj en koncernaj landoj.

TEC endas helpi la konstruadon de terminoj kaj terminaroj, serĉante fakulojn kiuj kontribuas kaj teorie kaj praktike sur la agadkampo.

Neniam TEC celas labori sola, kaj havas rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, Akademio de Esperanto kaj Akademio Internacia de la Sciencoj.

Malgraŭ tiuj tri organizaĵoj ne rekte regas la kreadon de novaj fakaj terminoj, ili helpas en la unuecigo de tiaj terminoj kaj vortoj.

Fakaj verkoj en Esperanto


El la historio de TEC [redakti]

NOTO: Precipe tiu ĉi parto de la tuta artikolo estas stumpo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]