TEMPUS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:00, 14 okt. 2013 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
  •  EU-membroŝtatoj
  •  partneraj landoj en la programo TEMPUS
  •  partopreno en la programo TEMPUS diskutata
  • La programo TEMPUS (mallonge por Trans-Eŭropa Movebleca Programo por Universitataj Studoj, iom nekutima vortumo por atingi la mallongigon, angle Trans-European Mobility Programme for University Studies) instigas altlernejojn en la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj en partneraj landoj partopreni en strukturita kunlaboro tra la starigo de edukaj "konsorcioj". Tiuj "konsorcioj" realigu "komunajn eŭropajn projektojn" kun klara aro de celoj. Tiaj projektoj ricevu financan helpon por du aŭ tri jaroj. La programo ankaŭ provizas "individuajn stipendiojn pri movebleco" por ebligi al altlernejaj instruistoj labori en iuj specifitaj agadoj en aliaj landoj.

    La programo estas ordigita en intervaloj de sep jaroj, kies spertoj estas analizataj antaŭ ol fari adaptojn al la programo por la venonta intervalo. Momente aktualas la kvara programa intervalo de 2007 ĝis 2013, kaj antaŭvidatas sekva kvina intervalo de 2014 ĝis 2020. Krom oficejoj en la EU-membroŝtatoj, la programo laŭ la stato de aŭtuno 2013 havas naciajn oficejojn en Albanio, Alĝerio, Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Bosnio kaj Hercegovino, Egiptio, Israelo, Jordanio, Kartvelio, Kazaĥio, Kosovo, Kirgizio, Libano, Libio, Makedonio, Maroko, Moldavio, Montenegro, Maroko, Palestino, Rusia Federacio, Serba, Sirio, Taĝikio, Tunizio , Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio.

    Eksteraj ligiloj

    greke paĝaro pri la programo en la retejo de la Eŭropa Komisiono (nur en la angla, malkutime por la Eŭropa Unio, kiu krome atentas pri plurlingveco)