TGN1412

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TGN1412 estas monoklona antikorpo, kiu estis evoluigita kontraŭ la CD28-antigeno efikante je T-limfocitoj. Ĝi celas la traktadon de multobla sklerozo, sangokancero kaj reŭmato kaj estis ellaborita fare de la firmao Tegenero Immuno Therapeutics kaj produktita de Boehringer Ingelheim. Ĝi estis la unua medikamento, kiun la firmao TeGenero volis igi surmarketebla.

Post la konvenaj testoj je ĉelkulturoj kaj je bestoeksperimentoj, okazis la unua testo je homoj, la 15-an de marto 2006 en londona hospitalo. La eksperimenton partoprenis 8 homoj, el kiuj 6 viroj ricevis la vermaterialon, aliaj du placebon. La 6 homoj jam plendis post minutoj pri kapdoloro, ekstremaj varmegondoj kaj febro. Kelkajn horojn poste, la kuracistoj konstatis jam malfunkcion de kelkaj organoj. Ĉiu ses pacientoj estis transportitaj al la intensa stacio de la hospitalo. Dumtempe la du placebo-konsumantoj estis forlasitaj.

Fine de aprilo evidentiĝis, ĉe unu paciento (20-jara) aperis gangreniĝo (formorto) de la membraj fingroj. Li estis dum tri semajnoj en komato (ĉe li forestis iutempe la funkciado de sia koro, reno, hepato). Li volis per la ricevota mono vojaĝi kun sia amikino.

La kaŭzo de la nesukcesa testo estas ankoraŭ neklara fine de aprilo, sed oni ĝis tian ne trovis kulpa la produktan firmaon kaj la antaŭaj bestaj eksperimentoj ne signis problemojn.

La pacientoj partoprenis en la testo kontraŭ ĉ. 2000 britaj pundoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]