TSFSI
El Vikipedio
TSFSI estas reta ejo kun kaj leksikono kaj babilejo (ĉefe germanlingvaj), temas pri ĉeĥaj/slovakaj filmoj, televidserioj ktp. ĉefe porinfanaj.
Pri tiaj temoj TSFSI ofte estas la plej bona informfonto, ĉar partoprenas homoj kun eksterordinare bonaj scioj.
TSFSI fondiĝis ĉirkaŭ 1999 kaj administraciiĝas en germanio. La nomo estas akronimo el »Tschecho-Slowakischer Film- und Serien-Index« (signifas »indekso pri ĉeĥaj-slovakaj filmoj kaj serioj«). Krom kolekti kaj interŝanĝi informojn TSFSI celas fortigi kulturon kaj bonkvalitajn porinfanan televidelsendojn.
TSFSI estas senpage uzebla.
