TUI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
TUI
negoco • vojaĝagentejo • publika kompanio vd
Dum 1-a de decembro 1968 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Preussag
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo Hanovro
Lando Germanio
Estr(ar)o Friedrich Joussen
ISIN-kodo DE000TUAG000
filiaj kompanioj Hapag-Lloyd Express • AéroLyon • Hapag-Lloyd Flug • Finnmatkat • First Choice • TUI Norge • TUI Nederland • Q125388352 vd
Posedataj kompanioj TUI Cruises • Hapag-Lloyd • TUI Travel • Hapag-Lloyd Kreuzfahrten GmbH • Sunwing Travel Group • TUI Nederland vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Centralo de la konzerno TUI en Hanovro

La akcia kompanio TUI AG (antaŭe germane Touristik Union International AG, intertempe nur uzatas la mallongigo TUI) estas supernacia turisma entrepreno kun sidejo en la urbo Hanovro de Germanio.

Origine la konzerno estis industria kompanio, kiu havis la nomon Preussag kaj ĉefe produktis ŝtalon kaj maŝinojn. Dum la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento al la konzerno aldoniĝis pli kaj pli da turismaj entreprenoj, kaj dum la 90-aj jaroj, kiam la industrio pri ŝtalo troviĝis en ekonomia krizo, la konzerno iĝis pure turisma.

La subgrupo RIU posedas multajn hotelojn, krome la konzerno havas multegajn vojaĝagentejojn, krozoŝipojn, plurajn aviadajn kompaniojn kaj al feriantoj ofertas kompletajn vojaĝojn. Entute temas pri 387 subkonzernoj, inter ili 37 en Germanio.

Fine de junio 2007 61.452 homoj laboris en la konzerno, kaj dum la jaro 2006 la konzerno movis 20,916 miliardojn da eŭroj. La TUI mumente estas la plej granda turisma entrepreno de Eŭropo.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

La konzerno en nombroj laŭ la stato fine de la jaro 2006:

  • pli-malpli 3.200 propraj vojaĝagentejoj
  • 70 entreprenoj de turismaj vojaĝoj
  • 120 aviadiloj
  • 35 naciaj turismaj agentejoj
  • 279 propraj hoteloj kun pli-malpli 165.000 litoj (inter alie la markoj Atlantica Hotels, Dorfhotel, Gran Resort Hotels, Grecotel, Grupotel, Iberotel, Magic Life, RIU Hotels, Robinson Club kaj Sol y Mar)
  • 138 kargoŝipoj kaj 4 krozoŝipoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]