TV-Anytime

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TV-Anytime, estas tutmonda forumo.

La forumo "TV-Anytime"

La tutmonda forumo "TV-Anytime" estas asocio de organizoj, kiuj deziras produkti specifojn por ebligi aŭdvidajn kaj aliajn servojn surbaze de grandskala bitareca storebleco en konsumantaj aparatoj.

Ĝi estis lanĉita en Newport Beach, Kalifornio, Usono, en la 27-29-a de Septembro 1999 post la ĉesigo de la forumo DAVIC.

Ĝiaj unuaj specifoj estis publikigitaj de ETSI (European Telecommunications Standards Institute ETSI) en la 1-a de Aŭgusto 2003.

TV-Anytime havas pli ol 60 kompaniajn membrojn, sed plej multaj estas eŭropaj (BBC, BSkyB, Canal+ Technologies, EBU, France Telecom, Nokia, Philips) kaj aziaj (NHK, NTT, Dentsu, Hakuhodo, Nippon TV, Sony, Panasonic, LG, Samsung, Sharp, Toshiba). Usono partoprenis nur pere de Motorola kaj Microsoft.

La celoj

La forumo "TV-Anytime" starigis kvar celojn por sia specifada laboro: - Produkti specifojn por ebligi al aplikoj uzi la lokan persistan storon de elektronikaj konsumantaj aparatoj. - Esti rete sendependa rilate al la maniero por liveri enhavon al elektronika konsumanta aparato, inkluzivanta diversajn liverajn solvojn (Por ekz. ATSC, DVB, DBS kaj aliaj) kaj Interreto kaj plibonigita TV. - Produkti specifojn por interfunkcia kaj integritaj sistemoj, de enhavo-kreantoj aŭ -provizantoj, tra servoprovizantoj, ĝis konsumantoj. - Specifi la necesajn sekurajn strukturojn por protekti la interesojn de ĉiuj partioj.

La nuna stato

Dum aŭtuno 2005, la dua fazo de la specifoj de la forumo TV-Anytime estis akceptitaj de ETSI kiel adekvata specifo por TVenhava metadatumo. La uzata referenca mekanismo nomata CRID estis normigita en Interreta specifo de IETF.

Eĉ se ŝajnas esti forta intereso por adopti la TV-Anytime specifojn, inter la kablaj kaj la satelitaj dissendistoj, tiuj specifoj ankoraŭ ne estas praktike funkciigitaj, kontraŭe al la alternativa metadata specifoj de usona CableLabs, kiu jam funkcias grandskale de pluraj jaroj.

Licenca programo por TV-Anytime estas havebla de Via Licensing Corporation. www.vialicensing.com.

Referencoj

http://www.tv-anytime.org/ La forumo TV-Anytime. Alirita en la 26-a de Aŭgusto 2005
http://www.cablelabs.org/ CableLabs. Alirita en la 26-a de Aŭgusto 2005