TV5 Monde
TV5 Monde estas internacia televidkanalo kiu elsendas en franca lingvo. Ĝi komencis elsendi la 2-an de januaro 1984. Nomata TV5 ĝis 2006 kiam al la nomo oni aldonis Monde (mondo) por fokusigi ĝian mondan fokuson. TV5 Monde estas la kvara plej grava tutmonda televidkanalo post MTV, CNN kaj BBC World. La plejparto de la programaro konsistas el novaĵoj, dokumentfilmoj, filmoj kaj programoj por ĝenerala publiko.
La plimulto de la enhavo venas de la servoj de la publikaj televidoj de la franclingvaj landoj. Ili estas:
- France 2
- France 3
- France 5
- ARTE France
- RTBF (Radio Télévision Belge de la Communauté Française) de Belgio
- TSR (Télévision Suisse Romande de Svislando)
- Radio-Canada de Kanado
- Télé-Québec de Kanado
- RFO (Réseau France Outremer)
- CIRTEF (Conseil International des Radios-Télévisions d'Expression Française).
La numero 5 temas pri la unuaj kvin proviantoj kaj fondintoj: TF1, Antenne 2, FR3, TSR kaj RTBF. En 1986 aliĝis la konsorcio de Kebekio (CTQC) formata de Radio-Canada kaj Télé-Québec. TF1 ĉesas kunlabori en 1987 okaze de ĝia provatigo.
La elsendoj dividiĝas en 8 regional satelitaj elsendoj: Afriko, Latinameriko, Azio, Usono, Eŭropo, Francio/Belgio/Svislando, Oriento (ekde Parizo) kaj Kebekio/Kanado (ekde Montralo). La programoj estas subtekstataj en 10 lingvoj.