Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi
Донишгоҳи техникии Тоҷикистон ба номи М.С. Осимӣ
universitato
Informoj
fondodato 6-a de januaro 1956
Situo
Geografia situo 38° 31′ 49″ N, 68° 45′ 31″ O (mapo)38.530368.7586Koordinatoj: 38° 31′ 49″ N, 68° 45′ 31″ O (mapo)
lando Taĝikio
adreso prospekto de akademianoj Raĝabovoj, 10
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi (Taĝikio)
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi (Taĝikio)
DEC
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi
Map
Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi
vdr

Taĝika Teknika Universitato Muhammed Osimi (taĝike Донишгоҳи техникии Тоҷикистон ба номи М.С. Осимӣ) estas la altlernejo, situanta en Duŝanbeo (Taĝikio). En la universitato en 7 fakultatoj okazas instruado pri 55 fakoj. Kvanto de la studentoj superas 12 mil, ilin instruas ĉirkaŭ 800 instruistoj el 50 katedroj (2021). Funkcias ĉeesta kaj malĉeesta instruado. Rektoro de la universitato estas doktoro pri ekonomiko, profesoro Davlatzoda Kudrat Kambar.

Historio[redakti | redakti fonton]

La altlernejo estis fondita de la ordono de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio la 6-an de januaro 1956 kiel la Politeknika instituto. En 1961 ĝi estis alinomita al la Taĝika Politeknika instituto. En aprilo de 1992 ĝi estis transformita al la Taĝika Teknika universitato. En 1997 laŭ la ordono de la Konsilio de Ministroj de Taĝikio la universitato ricevis la nomon de la unua ĝia rektoro, akademiano de la Akademio de Sciencoj de Taĝikio Muĥamaĝan Osimi. Unue estis fonditaj tri fakultatoj (energia, teknologia, konstrua) en kiuj ĉirkaŭ 200 studantoj studis pri 8 fakoj.

En 1980 en Ĥuĝando estis fondita la filio de la tiama instituto. En 2010 ĝi iĝis la memstara filio pri la universitato.

Ekde 1996-1997 en la strukturon de la universitato eniras la tri kolegioj: Teknika kaj Konstrua kolegioj en Duŝanbeo; Politeknika kolegio en Kurgontepa.[1] En 1996 en la universitato estis malfermita la fakultato pri la inĝeniera entreprenado kaj administrado. En 2005 aperis la fakultato pri informteknologioj kaj komunikado.

Entute la universitaton jam finis pli ol 45 mil studantoj.[2]

Strukturo[redakti | redakti fonton]

La universitato konsistas el 10 fakultatoj:

  • Energia;
  • Informteknologioj kaj komunikado;
  • Mekanika-teknologia;
  • Arkitekta-konstrua;
  • Transporta;
  • Administrado de transporto;
  • Kemia teknologio kaj metalurgio;
  • Inĝeniera entreprenado kaj administrado[2].

Parto de la universitato estas ankaŭ:

  • filio en Ĥuĝando;
  • la Teknika kolegio en Duŝanbeo;
  • la Konstrua kolegio en Duŝanbeo;
  • la Politeknika kolegio en Kurgontepa;
  • la Centro de la distanca instruado kaj profesia aldonlernado;
  • preparkursoj por abiturientoj.

La instruado okazas pri 8 fakoj:

  • Elektroprovizado al industriaj entreprenoj kaj aparatoj;
  • Industria energio;
  • Primara prilaboro de fibromaterialoj;
  • Mekanika teknologio de fibromaterialoj;
  • Industria kaj civila konstruado;
  • Produktado de ŝtalbetonaj konstruaĵoj kaj aĵoj;
  • Ekspluatado de la aŭtomobila transporto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La universitaton finis en 1986 fama esperanto-verkistino Lena Karpunina.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Таджикский технический университет имени М.С. Осими (ruse). Высшие учебные заведения стран СНГ. Arkivita el la originalo je 2010-06-16. Alirita 2013-11-07.
  2. 2,0 2,1 Людмила Дубинина В ТТУ СОСТОЯЛСЯ 50-ЫЙ ВЫПУСК СПЕЦИАЛИСТОВ НАРОДНОГО ХОЗЯЙСТВА (ruse). ХОВАР: Национальное информационное агентство Таджикистана. Arkivita el la originalo je 2013-11-07. Alirita 2013-11-07.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]