Taĵo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo temas pri la rivero kun portugala nomo Tejo. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Tejo.
Taĵo
Tejo do Castelo Almourol.JPG
...en Portugalio vide de la Kastelo Almourol
Longeco 1008 km
Alteco de la fonto 1600 m
Meznombra trafluo 444 m³/s
Akvokolekta areo 80600 km²
Alfluantoj Alfluantoj
Enfluas en Atlantika Oceano
Alteco de la enfluejo 0 m
Taĵo

Taĵo (hispane Tajo [taĥo], portugale Tejo [teĵu], aliaj esperantigoj Taĥo, Tago, Taguso) estas rivero en Iberio, trairanta Hispanion kaj Portugalion.

La nomon Taĵo, kompromisan inter la portugala kaj la hispana, ekuzis en esperanto unue Leopoldo Knoedt en sia traduko La Luzidoj, poste diversaj membroj de la Ibera Skolo.

Taĵo estas la plej longa rivero de la Ibera duoninsulo: 1008 km (el kiuj 910 km en Hispanio kaj la cetero en Portugalio).

Ĝi naskiĝas aŭ fontas en Fuente de García, en la montaro Sierra de Albarracín (provinco Teruelo), je alteco de 1600 m. Ĝi enmariĝas atlantiken en Lisbono, kie ĝi formas estuaron.

[redakti] Vidu ankaŭ