Taŭnsenda solulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Taŭnsenda solulo
Taŭnsenda solulo
Taŭnsenda solulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Myadestes
Specio: M. townsendi'
Myadestes townsendi
(Audubon, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Taŭnsenda soluloTaŭnsenda miadesto (Myadestes townsendi) estas mezgranda birdo de la familio de turdedoj, la ununura solulo indiĝena de Ameriko norde de Meksikio.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu solulo havas teritorion el suda Alasko, Brita Kolumbio kaj Alberto suden al norda Zacatecas, preferante montarbarojn. Vintre ili povas moviĝi serĉe de manĝo al pli malaltaj altitudoj, inklude la Grandaj Ebenaĵoj, norda interna Meksikio, kaj eĉ dezertaj oazoj.[1][2][3]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Taŭnsenda solulo atingas longon de ĉirkaŭ 20–24 cm kaj enverguron de 37 cm; ili pezas ĉirkaŭ 34 g. Ĝi havas mallongan, maldikan, nigrecan bekon; blankan okulringon; kaj grizecan plumaron kun sablokolora flugilstrio kaj bordoj de flugilplumoj. La vosto estas longa, tapered kiam fermatas, kaj borda je blanko. Junuloj estas punktitaj je griza kaj blanka.[1][2]

Ĝi ripozas en sufiĉe stara sinteno, ofte alte sur branĉo[3] kaj ofte stare dum longe.[2]

Kvankam ĝi havas kelkajn similecojn kun la Norda mokbirdo,[3] ĉefe pri la vosto,[1] ĝiaj malhelaj subaj partoj, formo, gradno kaj kutimo ne estas similaj.

Ili manĝas ĉefe berojn kaj insektojn.[3]

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝia kanto konsistas el laŭtaj, melodiaj flutecaj frazoj kiuj supreniras kaj falas[3] kun "malaltaj, raŭkaj notoj intermetitaj sed sen distinga formo"[1] kaj "iom mekanika kvalito."[2] La alvoko estas squeaky iiik[3] aŭ "klara, milda fajfo hiih"[1].

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto similas al tiuj de aliaj soluloj: taso de fajna plantomaterialo apud grundo.[2] La ino de Taŭnsenda solulo kutime demetas 3–4 ovojn kiuj estas grizecblankaj kun brunaj punktoj aŭ makuletoj koncentritaj je la plej larĝa pinto.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la Taŭnsenda solulo rememoras la ornitologon John Kirk Townsend.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 David Allen Sibley. (2000). The Sibley Guide to Birds. Knopf. ISBN 0-679-45122-6. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4. 
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 Townsend's Solitaire Myadestes townsendi. eNature.com Nature Guides (2005). Alirita 2007-08-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]