Taŭrobolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taŭrobolio

Taŭrobolio (el la latina lingvo taŭrobolium) estis, ene de la romia religio, oferbuĉado de taŭro, kutime por kulte adori la Grandan Patrinon de la Dioj (Cibelon. La origino de tiu oferbuĉado estis proksimorienta: ĝi estis pratikita unuafojon en Italio en 134, en Puteoli (Pozzuoli), por honori Venuson Ĉielan.

La priskribo plej konata kaj plej viva pri taŭrobolio estas tiu transdonita de Prudencio: [1] (resume) la sacerdoto, vestita per la togo, kun elora krono sur la kapo, okupas postenon en subtera konstruaĵo kovrita per traborita strukturo sur kiu staras taŭro, ornamita per floroj kaj oro: la taŭro estas ofere mortigita kaj ĝia sango, pasanta tra la truoj de la traborita strukturo de la supra etaĝo, inundas la sacerdoton sur la vizaĝo, sur la buŝo kaj lango. La sacerdoto tiam sin prezentas al la kompanuloj purigita kaj regenerita pro tio ricevante plaŭdajn salutojn.

Pli ĵusaj esploroj dubigis pri la fidindeco de la raporto de Prudencio, kiu cetere estis kristano kaj do kontraŭa al la paganaj kultoj kaj do inklina malsimpatiige pentri la riton por akiri efikon favoran al sia kredo. Antaŭaj aludaj priskriboj, fakte, sugestas riton malpli sangellasan kaj malpli kompleksan.

En la 2-a kaj 3-a jarcentoj, la taŭrobolio fariĝis oferbuĉo kiel favorakiro por la sano de la imperiestro, kaj la prospero de la imperio aŭ de la komunumo; kaj kutime efektiviĝis la 4.an de marto, nome en la Dies Sanguinis (tago de la sango) de la ĉiujara festo de Cibelo kaj Atiso. En la malfrua 3-a jarcento kaj poste en la 4-a, la taŭrobolioj estis efektigitaj por “regenerado” de la fidelulo, kiu ĉikaze estis konsiderita renatus in aeternum ("renaskita por la eterneco”). Se la ceremonio ne celis al la poreterna regenerado, la purigado efikis por la periodo de du dek jaroj. [2] Tiu ofero estis aranĝita ankaŭ sekve de voto aŭ pro supozita ordone de la diino mem, kaj la rito estis la samo por la seksoj kaj sociaj klasoj. Kelkaj esploristoj substrekas ke tiuj ritoj estis vizitita precipe de la aristokrataj klasoj. En Romo estis malkovritaj diversaj altaroj kaj surskriboj rememorigantaj taŭrobolioj ĉirkaŭ la Baziliko de Sankta Petro de Romo, kie antaŭe establis porkulta areo al la "Friĝaj" dioj.
La historiistoj akceptantaj fidinda la priskribon de Prudensio, vidas en la taŭrobolio sanktan dramon, reprezentantan la rilatojn de la Patrino kaj Atiso: la descendo de la sacerdoto en la ofera kavo simbolus la morton de Atiso kaj la sekvan velkiĝon de la vegetado de la Patrino Tero. Liaj sanga bano kaj eliro el la kavo estus la rememoro de la renaskiĝo de Atiso kaj de la vegetado.

En la romia religio viglis ankaŭ similaĵo de la taŭrobolio: la taŭroktonio. Temis pri oferbuĉado de taŭro dum la mitraj misteroj

Taŭrobolia altaro en Liono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prudencio, Peristephanon, x.1066.
  2. Fakuloj rimarkigas la similon de tiu lingvaĵo kun tiu kristana, kvankam la enhavoj malsamas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cumont, Franz, "Le Taurobole et le Culte de Bellone", Revue d'histoire et de littrature religieuses, vi., n. 2, 1901.
  • Duthoy, Robert, The Taurobolium: Its Evolution and Terminology, E.J. Brill, 1969.
  • Esperandieu, Inscriptions de Lectoure, 1892, p. 94.
  • Hepding, Hugo, Attis, Seine Mythen und Sein Kult, (Giessen, 1903), p. 168
  • Showerman, Grant, "The Great Mother of the Gods", Bulletin of the University of Wisconsin, No. 43; Philology and Literature Series, vol. i. No. 3 (Madison, 1901).
  • Zippel, Festschrift zum Doctorjubilaeum, Ludwig Friedlhnder, 1895, p. 489.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]