Tabakfumado

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tabakfumado estas fumi ardantan cigaredon, cigaron aŭ tabakon intern pipo. Indianoj uzis la tabakon eĉ por siaj ceremonioj (ekz. pacopipo) kaj ili kredis je ties kuraca efiko. Kristoforo Kolumbo kaj aliaj fruepokaj malkovristoj kunportis la tabakplanton al Eŭropo. Spite al la sociaj, teologiaj kaj nunaj kuracistaj kontraŭargumentoj, tiu kutimo disvastiĝis. Tabako havas ankaŭ malgrandan narkotikan efikon. Ĝin kaŭzas la nikotino kaj la parencaj alkaloidoj.

Fumado estas danĝera, ĉar ĝi povas malsanigi la fumanton (kancero, bronkito, trombozo, emfizemo, hipertensio, gangreno, impotenteco, astmo, buŝulceroj, ĉirkaŭdenta malsano, kataraktoj, rena malfunkcio, ekzemple) kaj aliajn ĉirkaŭajn homojn. Ekzistas eĉ termino por esti apud fumanta homo: pasiva fumado. Malgraŭ tiu risko al la publika sano, granda parto de la homaro provas fumadon. Multaj famaj homoj estis ofte videblaj kun cigaredo aŭ alia fumilo en sia buŝo: Che Guevara, Humphrey Bogart, ktp. Iuj fumuloj sukcesas lasi fumadon (Majakovskij, ekzemple). La kaŭzo estas, ke eĉ tabaka fumado estas iom narkotiko kaj oni ne povas facile lasi ĝin. Oni eldonas multajn librojn, helpantajn ĉesi, proponas eĉ ilojn (elektra cigaredo, ekzemple), sed la problemo restas ankoraŭ.

Che Guevara fumante habanon, 1961.

Sanaferaj efikoj [redakti]

Jam en la 19-a jc aperis sciigoj pri tio, ke la cigarado kaj pipado kaŭzas buŝan kanceron. Oni povis pruvi nur en 1950 la fakton pri interligiteco de tabakfumado kaj pulmokancero, sed tion povas kaŭzi eĉ la pasiva fumado.

La fumado damaĝe efikas eĉ je la koro kaj je la angioj (vejnoj, arterioj). La nikotino pruvite mallarĝigas la angiojn kaj akcelas la produkton de sangopremo-altigantaj hormonoj. En la sango de fumantoj la karbonmonoksida nivelo estas pli alta ol tiu de nefumantoj. La karbonmonoksido facile formas kombinaĵon kun la hemoglobino kaj tio havas multajn postsekvojn. Unu estas, ke malpliiĝas la kvanto de la sanga hemoglobino, liveranta la oksigenon, kaj pro tio kreskas la oksigenbezono de la restanta hemoglobino kaj tiel malpliiĝas la oksigenprovizo de la histoj. Tio malpliigas la laborefikon, povas kaŭzi (post longtempa fumado) eĉ amputon de piedo.

Limigoj [redakti]

Oni povas limigi la konsumon de la tabakfumado per kontraŭpropagando, kampanjo, altigo de la tabakimpostoj.

Je la kampanjo pri la malsanigaj efikoj de la fumado, aperis la lumfiltrilo ĉe la cigaredoj kaj disvastiĝis la - ankaŭ la kultivado de - malpli fortaj (kun malpli da nikotino kaj gudro) tabakoj.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj oni limigis reklamadon de tabakvaroj kaj en la 1970-aj jaroj en multaj okcidentaj landoj eĉ ĉesigis tion en la televidaj reklamoj.

En la 1990-aj jaroj, en pli kaj pli multaj landoj malpermesas fumadon en publikaj lokoj, oficejoj, restoracioj. La fumad-dependuloj povas fumadi nur en limigitaj, markitaj lokoj kiel parioj.