Tabasaranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabasaranoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Etna flago de la Tabasaranoj
Flago de la Tabasarana nacia movado
Tabasaran viro en tradicia vestaĵo.

Tabasaranoj estas indiĝena etno en Dagestano, unu el la plej signifaj etnaj grupoj de tiu nord-kaŭkazia respubliko de Rusio. En Rusio estas ĉirkaŭ 200 mil tabasaranoj.(2010)

Tabasaranoj parolas en la tabasara lingvo. Ofte ili ankaŭ povas uzi la lingvon Turki, la lezgan kaj la rusan lingvojn.

Historie tabasaranoj iam estis tre influa etno de la regiono. Antikva armena historiisto Egiŝe mencias, ke tabasaranoj povas formi kvarcentmilan armeon. Modernaj tabasaranoj havas sian etnan distrikton kadre de Dagestano; en la distrikto loĝas ĉirkaŭ 50 mil reprezentantoj de la etno.

Kredantaj tabasaranoj estas muslimoj. Laŭ kulturo kaj la maniero de sia ĉiutaga vivo ili similas lezgojn. En la loko de sia tradicia loĝado ili okupiĝas pri ŝafobredado, kreskigo de vinberoj kaj cetera agrikultura laboro. Tabasaranaj metiistoj estas konataj pro la tapiŝoj, produktataj de ili.

Tabasaranoj en regionoj de la Rusia Federacio[redakti | redakti fonton]

Subjekto de RF Kvanto en 2002, miloj. (*Arkivigite je 2012-01-26 per la retarkivo Wayback Machine)
Dagestano 120
Stavropola regiono 7
Rostova provinco 2,2
Krasnodara regiono 1,3
Saratova provinco 1,3
estas montritaj nur la regionoj, kie estas pli ol mil tabasaranoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]