Tabernaklo de Unueco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tabernaklo de Unueco estas malgranda kolekto de kvin epistoloj verkitaj de Bahá'u'lláh, la Fondinto de la Bahaa Kredo dum la 'Akka periodo kaj eldonitaj en oficiala angla traduko en Julio 2006. Kiel skribaĵo de Bahá'u'lláh, bahaanoj konsideras la verkon la Vorto de Dio.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».

Enhavo

Lawḥ-i-Mánikchí Ṣáḥib

La unua epistolo estas respondo al demandoj faritaj al Bahá'u'lláh de Mánikchí Ṣáḥib, elstara zoroastrano, kaj nomiĝas Lawḥ-i-Mánikchí Ṣáḥib (Epistolo al Mánikchí Ṣáḥib). Laŭ la enkonduko al la kolekto (p. ii-iii): "La unua Epistolo, konata kiel Lawḥ-i-Mánikchí Ṣáḥib, estas laŭdata pro siaj imponaj kaj bone-konataj pecoj epitomigantaj la universalecon de la profeta pretendo de Bahá'u'lláh. Rivelita, je la aŭdaca peto de Mánikchí Ṣáḥib, en pura persa, la Epistolo respondas al la demandoj, kiujn li faris, kaj proklamas kelkajn el la centrajn doktrinojn de la Kredo de Bahá'u'lláh... "Vi estas la fruktoj de unu arbo, kaj la folioj de unu branĉo."

Respondoj al demandoj de Mánikchí Ṣáḥib el Epistolo al Mírzá Abu'l-Faḍl

Laŭ la enkonduko (p iii-iv): "Kiel induktita de la enhavo de la dua Epistolo, Mánikchí Ṣáḥib ne estis tute kontenita kun tiu ĉi respondo, anticipinte pli vastan diskutadon pri siaj specifaj demandoj. La plia respondo de Bahá'u'lláh enhavas longan Epistolon, verkitan la 14an de Sha'bán 1299 p.H. (je la 1-a de julio 1882) en la voĉo de Sia sekretario Mírzá Áqá Ján. La Epistolo estas adresita al Mírzá Abu'l-Faḍl, sed longa porcio el ĝi respondas al la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib. Bahá'u'lláh deklaras, je la komenco, ke li "malsukcesis konsideri la aferon pli atente, ĉar alie li plenvole agnoskintus ke eĉ ne unu demando estis preterlasita", kaj klarigas ke pro saĝeco liaj demandoj ne estis rekte responditaj, sed eĉ tiam, "la respondoj estis provizitaj per lingvo de mirinda koncizo kaj klareco". Tra la restaĵo de la Epistolo, la teksto de ĉiuj el la demandoj de Mánikchí Ṣáḥib estas sinsekve cititaj kaj detalaj respondoj estas donitaj al ĉiu, kelkfoje rilatigantaj la demandojn al la universal principoj deklaritaj en la unua Epistolo."

Lawḥ-i-Haft Pursish kaj du nenomitaj epistoloj

La tria epistolo estis skribita al bahaanoj el zoroastrana diveno, Ustád Javán-Mard. Laŭ la enkonduko (p. iv-v): "Inkludita ĉi tie ankaŭ kun tiuj ĉi du ĉefverkoj estas la Lawḥ-i-Haft Pursish (Epistolo de la Sep Demandoj), adresita al Ustád Javán-Mard, elstara malfrua bahaano el zoroastrana fono kaj antaŭa studento de Mánikchí Ṣáḥib, kaj du aliaj Epistoloj ankaŭ rivelitaj al kredantoj de la sama origino. Kune, tiuj ĉi kvin Epistoloj ofertas ekvidon de la amo de Bahá'u'lláh por, kaj speciala rilato al, la sekvantoj de religio kiu estis levita, multajn centjarojn antaŭe, en la sama lando kiu vidis la naskiĝon de Sia propra Kredo."

Kelkaj Citaĵoj

La jenaj estas kelkaj citaĵoj jam tradukitaj en Esperanton:

"Ni povas tre bone rimarki, kiel la tuta homaro estas ĉirkaŭata de grandaj, nekalkuleblaj afliktoj. Ni vidas, kiel ĝi malviglas sur sia malsanula lito, plena de ĉagrenoj kaj elrevigita. Tiuj, kiuj sin venenis per aroganteco, trudis sin inter la homojn kaj la Dian, neerareman Kuraciston. Vidu, kiel ili implikis ĉiujn homojn inkluzive de si mem en la maŝoj de siaj intrigoj. Ili povas nek malkovri la kaŭzon de la malsano nek ili havas ian ideon pri kuracilo. Ili imagas la rektan kiel malrektan kaj sian amikon kiel malamikon."[1]

"Mi estas la reĝa Falko sur la brako de l' Ĉiopova. Mi rektigas la feblajn flugilojn de ĉiu lama birdo kaj ekigas ĝin al flugo."[2]

Referencoj

  • Bahá'u'lláh (2006). The Tabernacle of Unity - Bahá'u'lláh's Responses to Mánikchí Ṣáḥib and Other Writings, Bahá'í World Centre, Haifa, Israel. ISBN 0-85398-969-9.
  • Bahá'u'lláh - Deklaro preparita de la Bahaa Internacia Komunumo, Oficejo por Publika Informado, Novjorko. (1992)[3]

Eksteraj ligiloj



Noto: Ĉiuj Esperanto-tradukoj de citaĵoj kaj tekstoj ĉi tie donitaj estas provizoraj.