Tablas de Daimiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tablas de Daimiel, kiam ankoraŭ havis akvon

La Nacia Parko Tablas de Daimiel estas nacia parko situa en la municipoj de Daimiel kaj Villarrubia de los Ojos, kiu ricevas sian nomon de la fama vilaĝestro Daimiel senmortigita en la IV ĉapitro de la Kiĥoto, en la provinco de Ciudad Real, en la regiono (aŭtonoma komunumo) de Kastilio-Manĉo, Hispanio.

Historio kaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

Jam en 1325 Don Juan Manuel en sia Libro de la caza (Ĉaslibro) evidentiĝis la kvalitoj de la bordoj de la rivero Cigüela por falkado. En 1575, la reĝo Filipo la 2-a redaktigis traktaton Relaciones Topográficas, kie oni ordonas laŭlitere, ke "oni gardu tre bone" ilin. La Tablas de Daimiel, kaj aliaj humidejoj de la ĉirkaŭaĵo, ĝuis longan tradicion kiel ĉasejo de akvobirdoj: ekzemple, Generalo Prim en 1870 kaj la reĝo Alfonso la 12-a en 1875 ĉasis tie.[1]

Bildo de Tablas de Daimiel

Ankaŭ Franco ĉasis anasojn tie, en 1956 oni proklamis leĝon por la Sekigo de la humidejoj kaj en 1966 la areo iĝis ĉasrezervejo. Samtempe ege kreskxis la kanaligo de la alfluantaj riveroj, kiel Cigüela, kaj la laborado por akvumi la regionon, kio okazigis drastan malpliigon de la akvokvanto. Spite la defendon faritan de ekologiistoj la nuligo de la humidejoj daŭris, ĝis kiam la ĉefa rivero Gvadiano fakte jam ne fluas tie.

La ĉefa ekologia riĉeco de Tablas de Daimiel venas, laŭ opinio de la konservatisto de la parko Jesús Casas, de la fakto, ke la du kunfluantaj riveroj havas malsaman salecon. Dum akvo de la akvotavolo 23, aŭ alinome, tiu de Gvadiano, estas tute sensala, akvo de Cigüela estas saleca, kio kreis paradizon por diversaj tipoj de faŭno kaj flaŭro.

Atenceroj kontraŭ la Parko[redakti | redakti fonton]

Diversaj fiagoj mapliigis la bonajn kondiĉojn de la ekologia areo, inter ili jenaj:

  • Konstruo de akvorezervejoj.
  • Kontraŭleĝa elfosado de putoj en privataj bienoj, kio malaltigis la akvan nivelon (18,000 en la areo) kaj ŝanĝo de seka terkulturado al akvumita agrikulturo (12,000 hektaroj en 1960 kaj 130,000 en 2007)[2].
  • Kanaligo de la rivero Cigüela kun nuligo de sia akvokvanto kaj detruo de la riverborda vegetalaro.
  • Bruligado de la torfejoj, kiuj iam estis sub akva nivelo kaj ne ardis; kaj intence kaj senintence.
  • Kreado de artefaritaj lagunetoj en privataj bienoj por allogi ĉasotajn akvobirdojn; krome oni faris ŝanĝojn en la natura fluejo por ŝteli akvon de la ĉefa fluaĵo al la privataj lagunetoj.

Biologia heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Humidejoj

Tablas de Daimiel estas la lasta ekzemplo de ekosistemo nomita tablas fluviales (riveraj tabuloj) kiuj formiĝis pro elfluo de riveroj en siaj mezaj partoj, favore de duonendoreismo kaj malabundo de deklivoj.

La parko enhavas humidejojn formitajn pro la kunfluo de riveroj Gvadiano kaj ties alfluanto Cigüela kaj estas unu de la akvaj ekosistemoj plej gravaj de Hispanio pro ties faŭno kaj flaŭro. Gravas ankaŭ la granda nombro de migrantaj birdoj kiuj trapasas (trapasis) la zonon kiel anasoj kaj anseroj.

Tablas de Daimiel povas esti konsideritaj, ene de hidrologia-struktura klasigo de humidejoj, kiel "hidrohumidejo de reŝarĝo"; teorie, kun ĉiujara dispono de surfaca akvo, kiu reŝarĝiĝas konstante la suban akvofluon. Kvankam aktuale, foje estas plie "higrohumidejo", de portempa reŝargĝo.

Tablas de Daimiel estas formataj de du diversaj akvotipoj de du diversaj riveroj, kio igas ilin privilegia ekosistemo: akvo de la rivero Cigüela kiu devenas el la montaro de la provinco de Kuenko alportas salecajn akvojn,dum la rivero Gvadiano alportas nesalajn akvojn kiuj devenas el la ojos (okuloj) proksimume je dekkvin km norde de la nacia parko.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La nesala akvo de la rivero Gvadiano favoras la kreskon de herbejoj de fragmitoj (Phragmites australis, Phragmites communis),dum la saleca akvo de la rivero Cigüela favoras la kreskon de la marĉa aŭ ĉelaga vegetalaro, ĉefe la masiega, planto de la familio de Ciperacoj (Cladium mariscus). La hegemonia vegetalaro estas marĉa. La masiegalejo abundas eksterordinare, kaj estas la plej ampleksa kiu ankoraŭ restas en Okcidenta Eŭropo.

En la malpli profundaj areoj oni trovas ampleksajn altherbejojn de Tifao, skirpo (Scirpus lacustris kaj Scirpus maritimus) kaj Junko.

Unu el la plej karakteraj plantejoj de la Nacia Parko estas la herbejoj de Ĥarofitoj, enhavantaj diversajn speciojn de la genro Chara (Chara hispida, Chara major kaj Chara canescens) konataj surloke kiel ovas (ovoj), kaj kiuj povas formi tapison preskaŭ konstanta en la inunditaj ebenaĵoj. Sporade, en la bordoj de iu el ties insuletoj, kreskiĝas la tarajeTamariko Tamarix gallica), ununura arbospecio de la nacia parko.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la migranta faŭno elstaras la Purpura ardeo (Ardea purpurea), la Griza ardeo (Ardea cinerea), kun la Malgranda egretardeo (Egretta garzetta), la Noktardeo (Nycticorax nycticorax), la Granda botaŭro (Botaurus stellaris), la Ruĝkapa anaso (Netta rufina), la Kuleranaso (Anas clypeata), la Fajfanaso (Anas penelope), la Pintvostanaso (Anas acuta), la Kreko (Anas crecca), la Alaŭdfalko (Falco subbuteo), la Orelgrebo (Podiceps auritus), la Nigrakola grebo (Podiceps nigricollis), la Himantopo (Himantopus himantopus), la cistikolo (Cisticola juncidis), la Panurus biarmicus, ktp.

Inter la loĝantaj specioj menciindas la Kankro (Austropotamobius pallipes), iame tre abunda kaj grava enspezofonto por la homaj loĝantoj de Daimiel, nuntempe preskaŭ malaperinta tie. Post la enmeto de specioj kiel terura predanto, nome la Ezoko (Esox lucius) oni endanĝerigis indiĝenajn speciojn kiel la barbio (Barbus barbus), la karpo (Cyprinus carpio) kaj la cachuelo [kaĈŬElo] (Leuciscus cephalus), kiuj estas korme minacataj je malapero.

Printempe kaj somere troveblas amfibioj kaj reptilioj kiel Ranoj (Hyla arborea, Rana ridibunda), la bufo (Bufo bufo), la salamandro (Salamandra salamandra), kaj la akvoserpentoj (Natrix natrix kaj Natrix maura).

Inter mamuloj elstaras la Putoro (Mustela putorius), la Vulpo (Vulpes vulpes), la Lutro (Lutra lutra), la akvorato (Arvicola amphibius), kaj tiuj najbaraj bestoj kiel la Kuniklo (Oryctolagus cuniculus), Leporoj (Lepus capensis), Vizelo aŭ mustelo (Mustela nivalis) Aproj (Sus scrofa), ktp.

Menciindas same la Cirkuo (Circus aeruginosus), la Nigra fuliko (Fulica atra), la Verdkrura galinolo (Gallinula chloropus), la Platbeka anaso (Anas platyrhynchos), la Knaranaso (Anas strepera), la Alciono (Alcedo atthis), la Blankokula anaso (Aythya nyroca) kaj la Tufanaso (Aythya fuligula).

Troekspluatado de akvokvanto[redakti | redakti fonton]

La tuta areo suferis draste enorman malpliigon de la akvokvanto (fakte, oni transformis 100,000 hektarojn de senirigacie kultivata kampo en irigacie kultivata kampo dum la lstaj jardekoj), kio kaŭzis praktikan nuligon de la akvejo kaj kiel ĉefa konsekvenco la sekigon de la naturaj akvofontoj kiuj iam fluis al la areoj Ojos del Guadiana (Okuloj de Gvadiano) kaj Tablas de Daimiel".[3]

La transsendo de akvo ekde la rivero Taĵo tra la rivero Cigüela ne solvis la sekigon de la areo kaj la ekologiistaj organizoj alertas pri la danĝero perdi la statuson de protektado kiel Rezervo de la Biosfero.[4] La Scienca Konsilantaro de Unesco pristudis la temon la 13-an de junio de 2008.[5]

Tradicie oni konsideris, ke la rivero Gvadiano naskiĝas ĉe la Lagunoj de Ruidera kaj poste surteriĝas kaj poste elteriĝas ĉe Ojos del Guadiana kaj Tablas de Daimiel, sed post la sekiĝo de tiu areo oni konsideras, ke la akvofluo ne estas sufiĉa por konsideri tiun zonon kiel parton de la rivervojo kaj oni devas konsideri fortranĉita la riverlongon, kiu komencus ĉe la urbo de Ciudad Real kaj pro tio la longo de la rivero estus multe pli mallonga nuntempe.

El la iamaj 200 hektaroj de protektitaj lagunoj, lastatempe restas nur 18, kaj tio okazas artefarite per enmeto de akvo elfosita urĝe. Tra la resto de la areo, kie iam vivtenis sin per fiŝkapatdo 300 familioj, nun eblas veturi per aŭto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministerio de Medio Ambiente
  2. "El País-Tierra", nº 1, aprilo 2007, Julián Díez, "Aquí había un lago", p. 14 kaj 15.
  3. http://reddeparquesnacionales.mma.es/parques/daimiel/acti_sost/actividades.htma Ministerio de Medio Ambiente
  4. [http://www.europapress.es/noticiasocial.aspx?cod=20080207183434&ch=00323
  5. Rafael Méndez: La Unesco planea desproteger las Tablas de Daimiel. El Consejo Científico pedirá que deje de ser reserva - Varapalo a España por dejar que miles de pozos sequen el Parque Nacional, El País 01/06/2008. La artikolo havigas ankaŭ historian rezumon de la difektado de la zono kaj ties kaŭzoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]