Tabrizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tabriz)
Tabrizo
perse تبریز, azerbajĝane تبریز
urbo
Flago
Antikvaj nomoj: Davrezh, Tavrezh, Tavrez
Provinco Orienta Azerbajĝano
Konteo Distrikto Tabrizo
Distrikto Centra Tabrizo
Historiaj regionoj
Poŝtkodo 51368
Vikimedia Komunejo: Tabriz
Retpaĝo: tabriz.ir
Tabrizo · تبریز
urbo de Irano

Flago

Flago
Administrado
Lando  Irano
Provinco Orienta Azerbajĝano
Poŝtkodo 51368
Telefonkodo 041
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 558 693  (2016) [+]
Loĝdenso 4 811 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 4′ N, 46° 18′ O (mapo)38.07388888888946.296111111111Koordinatoj: 38° 4′ N, 46° 18′ O (mapo) [+]
Alto 1 340 m [+]
Areo 324 km² (32 400 ha) [+]
Horzono UTC+03:30
Tabrizo · تبریز (Irano)
Tabrizo · تبریز (Irano)
DEC
Tabrizo · تبریز
Tabrizo · تبریز
Situo de Tabrizo · تبریز

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tabriz [+]
vdr

Tabrizo (perse kaj azerbajĝane: تبریز, latine Təbriz) estas la plej granda urbo en nordokcidenta Irano kun loĝantaro de 1,523,085 homoj (2006 taksata).

Mozaffarieh: Aleo en Tabriza bazaro

Tabrizo troviĝas norde de la vulkana konuso de Sahand sude de la Eynali-montaro. Ĝi estas la ĉefurbo de provinco Orienta Azerbajĝano. Historie, la fondo de la urbo estas vualita en mistero. Plejparto de la fontoj mencias la sasanidan epokon, dum aliuloj kredas ĝin esti eĉ pli malnova. Post la Turka invado de Irano, Tabrizo fariĝis ĉefurbo de la Ilĥanata imperio en 1270-1305, de la dinastio Aq Quyunlu, de 1469 ĝis 1502, kaj de la Safavidoj de 1502 ĝis 1548. Ĝi ankaŭ subfalis sub Otomanan regon dum kelka tempo en la epoko de la Safavidoj. La brita egiptologo kaj historiisto David Rohl sugestis ke la Biblia Edena ĝardeno troviĝis ĉi tie.

Fortaj tertremoj forviŝis plimulton de la historiaj monumentoj de Tabrizo. Grava monumento kiu postvivis tiujn tertremojn estas la Tabriza Citadelo (Ark-e Tabriz aŭ Ark-e Ælishah), ruinoj de vertikalaj libroformaj elementoj. La Blua moskeo (Göy-Mæčid), estas alia grava monumento en la urbo.

Tabrizo estas kie la konstituciistoj de Irano kuniĝis dum la frua 20-a jarcento. Usonano kiu mortis defendante la Konstitucian Revolucion, Howard Baskerville, estas entombigita en Tabrizo. La fama Irana historiisto kaj filozofo, Ahmad Kasravi, naskiĝis en apuda vilaĝo nome Hokmavar. Samad Behrangi, fama verkisto kaj muzikistoj, kune kun Ali Salimi, Vahid Houseini, kaj Bigjeh-Khani estis gudrospecialistoj de ĉi tiu urbo.

Tagaj temperaturoj kutime atingas almenaŭ 30 gradojn celsiusan en julio kaj aŭgusto kaj neĝas en januaro.

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]