Falklanda vaporanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tachyeres brachypterus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falklanda vaporanaso
Falklanda vaporanaso
Falklanda vaporanaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tachyeres
Specio: T. brachypterus
Tachyeres brachypterus
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Tachyeres brachypterus - MHNT

La Falklanda vaporanaso, Falklanda remanaso, Malvina vaporanaso, aŭ Malvina remanaso, Tachyeres brachypterus, estas birdospecio de la genro de vaporanasoj indiĝenaj de la FalklandojMalvinoj en suda Atlantika Oceano. Ĝi estas unu el nur du birdospecioj endemiaj de la Falklandoj (Malvinoj laŭ la loka hispana), sudoriente de Argentino, dum la alia estas la Koba troglodito.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri ĝenerale malhelgrizaj birdoj.

La flugiloj de la Falklanda vaporanaso estas tre mallongaj (de tie la scienca nomo nome kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka: braĥi = "larĝa" (de tie mallonga), kaj pteron = "flugilo"), kaj ĝi estas nekapabla flugi. La plumaro de la Falklanda vaporanaso estas ĉefe malhelgriza, sed kun blanka strio postokula. Ĝi estas tre malfacile distingebla el la Fluganta vaporanaso en naturo ĉar ili okupas la saman habitato kaj, kvankam la Fluganta vaporanaso povas flugi, ĝi rare tion faras.

La maskloj estas pli grandaj ol la inoj. La longo totala varias de 61 al 74 cm, kaj ili pezas el 4,3 al 4,4 kg, ĉe la maskloj.

Oni ne konas subspeciojn.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas surgrunde, ne malproksime de akvo. La ino demetas 5 al 10 ovojn. Ili manĝas ĉefe moluskojn.

La populacio de tiu specio estis ĉirkaŭkalkulata el 27.000 al 48.000 individuoj. Ĝi loĝas en marbordoj. En ties areo ĝi estas abunda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.zoonomen.net/avtax/frame.html Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita la 20an de aprilo 2009, Zoonomen, angle.