Taciano el Asirio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ VERKISTOJ
“TACIANO EL ASIRIO”
nomo = Taciano (Taciano el Asirio)
sekso = viro
naskiĝodato = 120 p. K.
lokomorto = Ĉu Asirio?
mortodato = 180 ĉirkaŭ
aktiveco1 = filozofo-teologo
aktiveco2 = kristana verkisto, apologiisto
nacieco = asiria
Taciano el Asirio

Biografio

Pri ‘’’Taciano el Asirio’’’ (aŭ Taciano el Sirio) [1] estas konataj tre malmultaj apartaĵoj. Li naskiĝis en Asirio (romia provinco) kaj estis edukita kaj instruita ĉe filozofo aŭ ĉe greka retorikisto. Dumjunaĝe li laŭlongatempe vojaĝis kontaktante diversajn filozofiojn kaj filozofojn. Dum tiuj vojaĝoj, naŭziĝinta de la avido de filozofoj de li kontaktitaj, ekkonceptis profundan malŝaton ankaŭ pri iliaj konceptaĵoj. Ĉirkaŭ la jaro 150, altirita el kristanismo kaj el la simpleco de la Biblio, konvertiĝis adherante al la kristana roma komunumo, kie li fariĝis sekvulo de Justino el Nabluso (Sankta Justino). Mankas, tamen, pruvoj subtene de la hipotezo ke lia konvertiĝo okazis danke al tiu lasta. Estas ne konataj la cirkonstancoj de lia forpaso.

Dumvive de Justino, Taciano konservis sian adheron al la katolika ortodoksio, sed poste li ekkonfesis la doktrinojn de Enkratistoj.[2] Pro tio li estis konsiderita, aŭ almenaŭ suspektata pri herezo ĉe la latina kaj greka eklezioj, kvankam malpli severe juĝata ĉe aliaj eklezioj. La hodiaŭa debato pri la ortodokseco de Taciano oni inklinas juĝi lin vere ortodoksa, nome vere katolika.

Penso kaj kredo de Taciano

Spite de sia edukiĝo en la klasikaj veloroj, Taciano maturiĝis, post la konvertiĝo, tra forta kontraŭeco al helenismo kaj paganismo. Li subtenadis ke la grekoj ne elpensis veran filozofion. Dio, laŭ li, ne estas la imanenta kaŭzo de la materio kiel opiniis la grekoj, kaj estas pere de la kreado ke oni povu koni lian ekziston kaj povon. Dio generis la Verbon sen sin separi el Li, kaj siavice la Verbo ne kreigus la materion, sed aktivis kiel la platona demiurgo. Sed La Dio de Taciano ne trovas la materion jam faritan, kiel en la kazo de la elatona demiurgo, kaj ĝin kreas el nenio: materio estas, do, lia kreaĵo. Taciano asertas ke la unuaj projekciaĵoj de la Verbo estas la anĝeloj. Estante nur projekcioj ili ne estas perfektaj, ili ne posedas la bonon peresence sed ĝin ili realigas per la volo. Per la ribelo de la unua el la anĝeloj, aŭ Satano, al la dia volo, sekvata de multaj aliaj, ili perdis la kontakton kun la Verbo: ankaŭ homoj kiuj sekvis tiujn anĝelojn malaproksimiĝis el la Verbo.

Tiuj defalinaj anĝeloj inspiris al la homoj senton-penson de fataleco, kun kiu la homo, laŭ Taciano, havus nenion farendan, ĉar li male estas mastro de si mem kaj de sia destino kaj deziroj.

Ĉar la centraj konceptoj estas certe kristanaj, ties malsameco el tiuj paganaj li eksponas per forta akreco, diras kritikistoj, anstataŭ elstarigi la punktojn de kontakto.

Verkoj de Taciano

Taciano kompilis diversajn verkojn, sed onin atingis nur du. La unua, certe de la periodo ortodoksa, titolita Λόγος προς Ἑλληνας (pli konita kiel Oratio ad GræcosOratio adversus Græcos (Parolado al la Grekoj aŭ Parolado kontraŭ la Grekoj), verkita post la jaro 165, estas apologio pro kristanismo. Ĝi dividiĝas laŭ du paroj: en la unua (ĉ. 1-31] Taciano eksponas la kristanan kredon provante demonstri ĝian superecon kompare al la greka filozofio; en la dua (ĉ. 32-42) li traktas pri la antikveco de la kristana religio. Evidentigante aspektojn malpli akordigeblajn kun kristanismo, li elirigas tonon denuncantan kaj amaran. Pli ol dialogo, foje li vortatakas helenismon kaj monstras malŝaton por la tuta klasika civilizacio: en tio distanciĝas el aliaj kristanaj filozofiaj skoloj, kiel tiu samtempa de Aleksandrio. Foje lia penso aperas neklara, ĉar, diras kritikistoj, eble la verko estas resumo aŭ skizo de temoj pritraktotaj laŭ la stilo kaj metodo de Justino.

La alia verko estas la Diatessaron - διὰ τεσσάρων = laŭ la kvar (evangelioj), el la kvar (evangelioj)-: temas pri provo de harmoniigo de la kvar kanonaj evangelioj konsistanta laŭ “unuiga kontinueco” (continuum) rakonta pri la precizaj eventoj de la vivo de Jesuo en kiu estas eliminita ĉiu apartaĵo unuvide ne harmonigebla kun la tuto. De tiu verko ekzistas nur kelkaj fragmentoj en sirilingvaj, sed sankta Efrem pri ĝi transdonis rekonstruon sufiĉe fidelan en sia komentario, kies sirilingva teksto perdiĝis sed restis en armena versio. Ekzistas ankaŭ aliaj du versioj de Diatessaron: unu en latina lingvo konservita en la “kodekso Fuldensis” datita ĉirkaŭ 545, la alia en araba versio elfosita el du manuskriptoj de posta epoko.

Diatessaron (aŭ miksita evangelio) estis praktike la unika evangelia teksto uzita en Sirio (kaj Asirio) dum la 3-a kaj 4-a jarcentoj. Rabdula, episkopo de Edesa (411435), ordonis al la pastro ke en ĉiuj preĝejoj troviĝu almenaŭ unu ekzemplero de evangelioj “dividitaj“, nome ne mikse unuigitaj kiel la Diatessaron) kaj Teodoreto el Kiro, episkopo de Kiro (423-457) ordonis elimini almenaŭ 200 ekzemplerojn de Diatessaron el la preĝejoj de sia diocezo.

Influoj de la metodo kaj elektoj de Diatessaron studuloj trovas ankaŭ en la Vetus latina kaj ankaŭ en liturgiaj esprimoj.

Verkoj perditaj

Multaj aliaj verkoj redaktitaj de Taciano malaperis. En sia apologio, precize en la ĉapitro 15a, li parolas pri verko “Pri la bestoj” kaj en la 16a pri verko “Pri la demonoj”. Alia verko aranĝita por refuti kalumniojn kontraŭ kristanoj estis planita (ĉapitro 40a), sed eble neniam kompilita. Li verkis ankaŭ “libron pri la malfacilaĵoj” pritraktantan laŭ Eŭsebio de Cezareo (Historia ecclesiastica, V, 13), pri la malfacilaĵoj en la Sanktaj Skriboj, kaj alian “Pri la perfektiĝo laŭ la preceptoj de Nia Savinto”: tion raportas Klemento el Aleksandrio (Stromata, III, 12, 81).

Bibliografio

  • Herrmann Adalbert Daniel: Tatianus der Apologet. Ein Beitrag zur Dogmengeschichte. Verlag der Buchhandlung des Waisenhauses, Salinis Saxonicis 1837.
  • Theodor Zahn: Forschungen zur Geschichte des neutestamentlichen Kanons und der altkirchlichen Literatur. Pars 1. Tatian’s Diatessaron. Deichert, Erlangae 1881.
  • Otto Bardenhewer: Geschichte der altkirchlichen Literatur. Vol. 1, Friburgi Br. 1902; p. 242–262.

Referencoj

  1. Τατιὰνος ... γεννηθεὶς μὲν ἐν τῇ τὤν Ἀσσυρἱον γῇ (Taciano... naskiĝinta en la lando de Asirianoj (Oratio adversus Græcos, ĉap XLII
  2. Laŭ tiu kredo, la malbono identiĝas kun la materio, kun la korpo, kun la seksemo... kaj do Kristo ne povis vivi en homa korpo: lia korpo estus nur ŝajnaĵo. Tamen ŝajnas, laŭ kelkaj antikvaj kaj modernaj esploristoj de lia penso, ke li ne atingis la enkratismajn ekĉesojn kaj limiĝis insisti sur la neceso humiligi sian korpon laŭ asketaj principoj.

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

WikiTrans: [1]