Tadas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tadas estas litovlingva vira persona nomo[1] de aramea origino.[2]. La esperantlingva ekvivalento estas Tadeo ("la kuraĝa"), kaj kutime la nomo origine aplikiĝas al Judaso Tadeo, unu el la 12 apostoloj de Jesuo.

Konatuloj kun tiu persona nomo[redakti | redakti fonton]

  • Tadas Daugirdas (1852–1919), litova pentristo, arkeologo kaj etnografo
  • Tadas Ivanauskas (1882–1970), litova biologo kaj zoologo, iniciatinto de la Zoo de Kaŭno
  • Tadas Karosas (naskiĝis en 1964), litova entreprenisto, posedanto de la piceja ĉeno "Čilija"
  • Tadas Kijanskas (naskiĝis en 1985), litova futbalisto
  • Tadas Klimavičius (naskiĝis en 1982), litova korbopilkisto
  • Tadas Papečkys (naskiĝis en 1978), litova futbalisto

Krome[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tadas en la retejo www.vornamen-weltweit.de
  2. Kazys Kuzavinis kaj Bronys Suvukynas: Lietuvių vardų kilmės žodynas, Vilno, 2-a eldono 1994, paĝo 340