Taden

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Taden
komunumo
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Dinan-Ouest
Interkomunumo Interkomunumo de Dinan
Situo Taden
 - alteco 46 m s. m.
 - koordinatoj 48° 28′ 34″ N 02° 01′ 39″ U / 48.47611 °N, 2.02750 °U / 48.47611; -2.02750 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 90 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 20,13 km² (2 013 ha)
Loĝantaro 2 297 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Bertrand Claudeville
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22100
INSEE 22339

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Taden kadre de Côtes-d'Armor
Vidu situon de Taden kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Taden
Taden
Taden

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Taden kadre de Francio
Vidu situon de Taden kadre de Francio
DEC
Taden
Taden
Taden
Vikimedia Komunejo: Taden
Retpaĝo: www.taden.fr
vdr

Taden [tadɛ̃] estas franca komunumo, en departemento Côtes-d'Armor en regiono Bretonio.

Geografio

Taden situas sur la bordo de la estuaro de rivero Rance. Ĝi enhavas la domaron Trélat, kiu situas je ĉirkaŭ du kilometrojn nordokcidente.

Languenan Pleslin-Trigavou Plouër-sur-Rance
Corseul

North
West  Taden  East
South

Saint-Samson-sur-Rance
Quévert Dinan Lanvallay, Saint-Hélen, La Vicomté-sur-Rance

Taden kaj Lanvallay estas apartigitaj per la rivero Rance.

Mapo de Taden (la limo je la nivelo de rivero Rance estas erara).

Geologio

La granita subgrundo provizis bonkvalitan graniton. Tiel, en 1847, almenaŭ 497 k.m. da konstruŝtonoj kaj aliaj materioj estis produktitaj por la konstruado de la viadukto de Dinan[2].

Transportoj

La komunumo estas trairata per la nacia vojo 176 (kiu iras oriente-okcidente, de Pontorson al la nacia vojo 12) kaj per la departementa vojo 2. La centro de Taden estas trairata nordokcidente sudoriente per la departementa vojo 12.

Estas neniu ponto kaj neniu pramo sur la rivero Rance sur la komunumo Taden.

Historio

Antikveco

Taden éstis sur la romia vojo inter Saint-Suliac kaj Corseul. En 2005, arkeologiaj fosadoj ebligis malkovri la antikvan vilaon de Alleŭ, situanta proksime de malnova vicus[3] voja kaj havena de Taden. Tiu aglomeraĵo estis, dum la romia supereco, unu el la havenoj de la ĉefurbo de la civito de la Koriozolitoj, Fanum Martis, nun Corseul[4].

10-a jc - 13-a jc

En 1222, Alain de Beaufort, donaciis la dekonaĵojn de Taden al la monaĥoj de Priorejo Saint-Malo de Dinan. Li sigelis la donacian akton per sigelo kun sia blazono: france de gueules à trois écus d'hermines (esperantlingve: 'ruĝa kun tri ŝildetoj el ermenoj').

18-a jc, franca revolucio

Poste, Taden fariĝis loko, kie la grafo de La Garaye akceptis malriĉulojn kaj francajn aŭ anglajn soldatojn por flegi ilin. Tiu sama grafo malkovris novajn medikamentojn.

Heraldiko

Blazono de {{{nomo}}} Blazono france D’azur à la barre d’or accompagné en chef d’une main dextre d’argent surmontée à dextre d’une étoile d’or et en pointe d’un cygne nageant d’argent.
esperante Lazura kun ora maldesktra balteo kun kape arĝenta dekstra mano dekstre superata per ora stelo kaj pinte arĝenta naĝanta cigno.
Detaloj

Administrado

Listo de sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
junie 1995 Bertrand Claudeville Unuiĝo por Popola Movado (UMP) Emerito


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Demografio

Lokoj kaj monumentoj

La palaco de la Grand'Cour

La komunumo enhavas kvin monumentojn klasitajn historiaj, el kiuj :

  • Palaco de Grand'Cour, apud la preĝejo, nobeldomo de la mezepoka fino (ĉ. 1300), laŭ loĝejo-porto (franclingve "logis-porte"). Ĝi estis aĉetita de la komunumo en 1991[5]. La palaco estis klasita HM en 1993[6].
  • Kastelo de La Garaye, privata bieno, ruinstata, klasita HM[7].
  • Kastelo de la Conninais, klasita HM[8].

Kaj kelkaj antikvaj lokoj :

  • Gaŭla-romia loko de "Asile des Pêcheurs", registrita HM[9].
  • Gaŭla-romia loko de Boissières, registrita HM[10].
  • Antikva vilao de Taden[11].
  • Preĝejo Saint-Pierre.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

Vidi ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Notoj

Referencoj

  1. Oficialaj loĝantaroj sur la retpaĝo de INSEE
  2. Louis Chauris, Les carrières exploitées pour la construction du viaduc de Dinan (1846-1852), en libro "Le Pays de Dinan", 2002, paĝoj : 219-241.
  3. Vicus : latina nomo donita al malgranda komunumaro, aparte en romia Gaŭlo. Povus temi pri gaŭla vilaĝo antaŭ la romia konkero.
  4. Agadraporto 2006 de INRAP, paĝo 80
  5. Gwyn Meirion-Jones, Michael Jones, Le manoir de la Grand'Cour en Taden, en libro "Le Pays de Dinan", 1991, paĝoj : 61-78.
  6. Datumbazo "Mérimée" : PA00089666
  7. Datumbazo "Mérimée" : PA00089665
  8. Datumbazo "Mérimée" : PA00089664
  9. Datumbazo "Mérimée" : PA22000012
  10. Datumbazo "Mérimée" : PA22000013
  11. La antikva vilao antique de Taden, Intervjuoj de Romuald Ferrette, arkeologo, responsa pri kampanjoj kaj Michel Baillieu, scianca kaj teknika adjunkto, de INRAP.

Eksteraj ligiloj