Tadeusz Michalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tadeusz J. Michalski)

Tadeusz J. MICHALSKI (naskiĝis la 4-an de februaro 1933, mortis en 1997) estis pola esperantisto, Esperanto-vortaristo kaj profesoro de la Varsovia Universitato.

Esperantisto de duonjarcento, vicdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Varsovio fine de la 1950-aj jaroj, Michalski aŭtoris la Esperanta-polajn poŝvortaron (1959, 1967, 1990) kaj grandan vortaron esperantan-polan (1991).