Tadeusz Kościuszko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Tadeusz Kościuszko
Tadeusz Kościuszko
pola kaj usona generalo, milita inĝeniero
Naskiĝo 4-a de februaro 1746
Mereszowszczyzna, Pollando
Morto 15-a de oktobro 1817
Soloturno, Svislando
Vidu ankaŭ biografian portalon
Roch III, la nobelara blazono de familio Koŝciuszko
Roch III, la nobelara blazono de familio Koŝciuszko

Andrzej Tadeusz Bonawentura KOŚCIUSZKO (naskiĝis la 4-an de februaro 1746, mortis la 15-an de oktobro 1817) - pola kaj usona generalo, milita inĝeniero, batalanto por sendependeco de Pollando kaj Usono, estro de insurekcio 1794.

Enhavo

[redaktu] Deveno kaj junaĝo

Tadeusz Kościuszko naskiĝis en Mereszowszczyzna en Polesio (nuntempa Belorusio) kiel kvara infano de Ludwik Tadeusz kaj Tekla de Ratomski. La nobelara familio devenis de kortegano de reĝo Sigismondo la 1-a, Konstanty, kiun oni diminutive nomis Kostiuszko. Li en 1509 pro nekonataj meritoj ricevis lokon Siechnowicze kiu iĝis familia nesto de Kościuszkoj.

Biendomo en Mereszowszczyzna. Naskiĝloko de Tadeusz Kościuszko
Biendomo en Mereszowszczyzna. Naskiĝloko de Tadeusz Kościuszko

En 1755 Tadeusz kaj lia pli juna frato Jozefo komencis lernadon ĉe Kolegio de fratoj Piaroj en Lubieszów. En 1760 ili ambaŭ revenis hejmen pro familiaj problemoj. Ĉar oni decidis, ke Jozefo estos bienposedanto, Tadeusz elektis karieron en armeo.

En 1765 pro iniciativo de reĝo Stanislavo Aŭgusto Poniatowski oni fondis Kavaliran Lernejon en Varsovio, kies tasko estis preparadi oficiraron, klerajn homojn, progresemulojn kaj bonajn civitanojn. 18-an de decembro 1765 Tadeusz iĝis kadeto en la lernejo kaj distingiĝis inter aliaj studentoj. Li studis polan kaj universalan historion, filozofion; latinan, polan, francan kaj germanan lingvojn; juron, ekonomion, geometrion, aritmetikon kaj mezuradon. Li ankaŭ partoprenis specialan inĝenieran kurson por distingitaj studentoj. Lernadon en Kavalira Lernejo Tadeusz finis ricevinte rangon de kapitano.

[redaktu] Kościuszko en Francio

6-an de oktobro 1769 Kościuszko kaj lia lerneja kolego Józef Orłowski forveturis al Parizo kiel stipendanto de reĝo. En Parizo li studis ĉe Akademio de Pentroarto kaj Skulptarto. Post nelonga tempo Kościuszko konsciis ke kariero de pentristo ne plaĉas al li. Li volis plialtigi siajn inĝenierajn sciojn, sed estante alilandano kaj ne havante sufiĉe da mono li ne povis iĝi studento de iu ajn pariza milita lernejo. Kościuszko lernis mem kaj frekventis privatajn prelegojn de militlernejaj profesoroj. Kvinjara periodo en Francio, kelkaj jaroj antaŭ revolucio, serioze influis politikan kaj socian vidpunkton de Kościuszko.

[redaktu] Reveno al Pollando

Somere de la jaro 1774 (du jaroj post 1-a dispartigo de Pollando far Rusio, Aŭstrio kaj Prusio) li revenis al la patrujo. Li ne trovis laboron en Pola Militistaro (reduktita ĝis nur 10 mil soldatoj). En familia propraĵo bienposedis lia frato. Tedeusz, ne havante posedaĵon, ne sukcesis edziĝi. Li senrezulte svatiĝis al Ludwika, filino de litva hetmano Józef Sosnowski.

[redaktu] Emigracio

[redaktu] Dresdeno kaj Parizo

Aŭtune 1775 li forveturis al Dresdeno. Kościuszko pretendis tie servi ĉe saksia kortego aŭ aliĝi saksian armeon. Streboj ne sukcesis kaj Tadeusz forveturis denove al Parizo. Tie li informiĝis pri usona revolucio por sendependeco de anglaj kolonioj en Nordameriko. En Parizo oni ofte parolis pri unuaj venkoj de amerikanoj kun helpo de francoj.

[redaktu] Kościuszko en Nordameriko

Vaŝingtono kaj Kościuszko - bareliefo sub monumento en Lodzo
Vaŝingtono kaj Kościuszko - bareliefo sub monumento en Lodzo

En Parizo Kościuszko ne restis longe. Probable jam en junio li vojaĝis al Ameriko kaj venis tien en aŭgusto 1776, malpli ol unu monato post aprobo de Usona Deklaro de Sendependeco.

Probable pro favora interveno de generalo Robert E. Lee, Kościuszko iĝis inĝeniero de usona armeo. Post veno al Filadelfio, 24-an de septembro 1776 li ricevis taskon prepari fragmenton de urba fortikaĵo ĉe la rivero Delavaro.

En printempo 1777 Kościuszko sub komando de generalo Horatio Gates estis sendita norden, ĝis la limo kun Kanado. Dum monatoj li fortikigis militistajn tendarojn de norda armeo. Lia nomo iĝis konata pro helpo dum fotikigo por batalo ĉe Saratoga kiun venkis usonanoj. Respekte de lia inĝeniera talento oni igis Kościuszkon konstruanto de fortreso West Point. Tiun decidon agnoskis George Washington.

Poste oni sendis Kościuszkon suden pro lia propra peto. Ankaŭ tie liaj scipovoj helpis al usonanoj venkadi.

Omaĝe al liaj meritoj, la 13-an de oktobro 1783 Usona Kongreso avancigis Kościuszkon al rango de brigada generalo de usona armeo. Li ricevis ankaŭ specialan dankon, ĉ. 250 ha da grundo kaj grandan monsumon per ĉiujaraj partopagoj. Kiam en 1798 li ricevis posttempan soldatan salajron, la tutan sumon, malgraŭ malbona financa situacio, li destinis por liberigo kaj klerigo de nigruloj. Reston de sia posedaĵo Kościuszko konfidis al Thomas Jefferson, realiganto de lia testamento:

Sinjoro Jefferson, mi petas vin ke kaze de mia morto destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom da oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado kaj sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi - ili strebu esti feliĉaj.
la 5-an de majo 1798.


Eĉ pli alta honorigo estis aligo de Tadeusz Kościuszko, kiel unu el nur tri alilandanoj, al Societo de Cincinnato (Society of the Cincinnati) kreita de revoluciuloj por meritoplenaj oficiroj.

[redaktu] Reveno al Pollando

En julio 1784 Kościuszko adiaŭis amikojn kaj revenis Pollandon (12-a de aŭgusto 1784). Situacio en la lando estis tre malbona. Denove li revenis al familia bieno en Siechnowicze kaj tie restis kvin jarojn. Feliĉe, lia parto de tuta posedaĵo, bone administrata de lia bofrato ne estis ŝuldoŝarĝita kaj eĉ estis enspeza. Malgraŭ malgranda monsumo kiu sufiĉis nur por bazaj elspezoj, Kościuszko limigis servutecon al siaj kamparanoj. Depost tiam ili devis labori ĉe sia mastro nur dum du tagoj semajne. Virinoj ne devis labori ĉe Kościuszko. Lia liberema mondkoncepto ne plaĉis al ĉirkaŭa nobelaro.

Li tre interesiĝis pri landaj aferoj. En politiko pligrandiĝis rolo de reformemuloj. Pensmaniero de granda parto de patriota nobelaro iĝis radikala. Eminentaj politikaj verkistoj, kiel i.a. Stanisław Staszic kaj Hugo Kołłątaj opiniis por pli granda centra povo kaj pli granda libereco de urbanoj kaj kamparanoj. En la jaroj 1788-1792 konferis tiel nomata Granda (aŭ Kvinjara) Sejmo kiu volis ripari la respublikon. Unu el ĝiaj unuaj decidoj estis pligrandigo de armeo ĝis 100 mil soldatoj. Jen aperis ĉe Kościuszko ŝanco de kariero en pollanda armeo. 12-an de oktobro 1789 li ricevis reĝan nomumon kaj rangon de generalo-majoro de regna militistaro. Tio povis ankaŭ plibonigi lian financan situacion ĉar li devis ricevi altan salajron – 12 mil zlotoj jare.

Agadoj en Pollando kaŭzis maltrankvilon de Rusio kaj Prusio sed ankaŭ de loka magnataro ligita kun aliaj regnoj. En aprilo 1792 konservativaj magnatoj – Szczęsny Potocki, Seweryn Rzewuski kaj Franciszek Ksawery Branicki establis konfederacion kontraŭ reĝo kaj kontraŭ Konstitucio 3-a Majo. Restituon de malnovaj nobelaraj rajtoj garantiis Katerino la 2-a. Akto de la konfederacio estis anoncita la 14-an de majo en ĉelima loko Targowica. Kelkaj tagoj poste rusa armeo post peto de konfederantoj transiris limon de Pollando. Dum kelkaj antaŭaj monatoj en Pollando oni preparadis por antaŭvidita rusa interveno. Kościuszko mem aktive agadis inspektante militistaron kaj preparante militekzercojn. Li ankaŭ iĝis komandanto de divizio dum foresto de duko Józef Poniatowski. En la komenco de majo 1792 reorganizo de pola militistaro efektiviĝis. Reĝo decidis ke Józef Poniatowski estos komandanto de tuta reĝa armeo konsistanta el 17 mil soldatoj. Tadeusz Kościuszko samtempe estiĝis komandanto de unu el tri divizioj el kiuj konsistis la armeo.

18-an de majo rusaj trupoj (ĉ. 100 mil soldatoj) eniris teritorion de Pollando kaj komenciĝis pola-rusa milito. La litova armeo pro perfido de ĝia estro, Ludoviko von Württemberg-Montbéliard, faris preskaŭ neniun reziston. La reĝa armeo ne estis sufiĉe forta por kontraŭi rusajn trupojn en Ukrainio. Poloj sukcesis nur retroiri sen multaj viktimoj ĝis la rivero Bug. Dum la retroiro la 18-an de junio polaj trupoj sukcesis venki en batalo ĉe Zieleńce – la venko ne havis grandan signifon en la milito, sed montris efikan luktadon kontraŭ malamikoj. Por honori la venkon, la reĝo fondis novan distingilon – la krucon Virtuti Militari. Ĉe la unua listo de premiitaj uloj estas inter alie nomo de generalo-majoro Tadeusz Kościuszko.

Kościuszko kun kruco Virtuti Militari. Pentraĵo de Marcin Jabłoński, 1827
Kościuszko kun kruco Virtuti Militari. Pentraĵo de Marcin Jabłoński, 1827
Jan Matejko: Kościuszko ĉe Racławice (fragmento)
Jan Matejko: Kościuszko ĉe Racławice (fragmento)

Li famiĝis pro bataloj ĉe Włodzimierz (17-a de julio), Dubienka (18-a de julio) kaj Zieleńce kaj tial li ricevis Virtuti Militari. Post bataloj ĉe Bug, en kiuj poloj forpuŝis atakon de trifoje pli granda rusa armeo, oni ekopiniis pri grandaj kapabloj de Kościuszko je komandado. La 1-an de aŭgusto 1792 li ricevis rangon de generalo-leŭtenanto. Post nelonga tempo, ĉiujn ŝokis terura novaĵo – la reĝo partoprenis konfederacion de Targowica kaj ordonis ĉesi batalojn kontraŭ rusaj trupoj.

Plejmulto da politikaj agantoj decidis elmigri, ĉefe al Saksio – tie en Leipzig kaj Dresdeno naskiĝis centro de elmigrintoj kontraŭantaj konfederacion de Targowica. Kościuszko ankaŭ komencis pensi pri forveturo. 26-an de aŭgusto Nacia Leĝdona Konvento de revolucia Francio decidis doni al Kościuszko honoran titolon Civitano de Francio. Tiel oni honorigis lian tutan agadon kaj luktadon por liberecaj idealoj.

En letero al princino Czartoryska (oktobro 1792) li informis ke baldaŭ veturos al Leipzig. En tiu urbo estis jam Ignacy Potocki kaj Hugo Kołłątaj kiuj jam preparadis kun ĉiuj samideanoj ribelon kontraŭ okupantoj. Printempe de 1793 naskiĝis dua konspira centro – grupiganta malgrandajn organizojn en Pollando. Gvidis ĝin inter alie Ignacy Działyński kaj Karol Prozor. Ili havis bonan kontakton kun emigracia centro.

Dum du semajnoj Kościuszko loĝis en Leipzig, poste forvojaĝis al Parizo. Tie li petis helpon al preparata ribelo sed ricevis neniun precizan promeson.

Situacio en la patrujo ŝajnis esti favora por la planata ribelo. 13-an de januaro 1793 Prusio konsentis kun Rusio pri la dua dispartigo de Pollando. 17-an de junio kunvokita en Grodno sejmo malvigle subskribis dispartigan traktaton kun du okupantaj ŝtatoj. Pollando malgrandiĝis ĝis 200 km2 kaj havis 4 milionojn da loĝantoj. Ekonomio kaj socio estis detruitaj kaj elĉerpitaj. Tian finon ne antaŭvidis eĉ plej fervoraj ŝatantoj de la konfederacio. Plejmulto da civitanoj ekkomprenis verajn intencojn de okupantoj kaj tio igis favoran situacion por armita luktado por sendependeco.

Post reveno el Parizo al Dresdeno en junio 1793 Kościuszko preparis organizan skizon de la insurekcio (kio signifas nacia ribelo). Tiu instrukcio estis sendita al la patrujo ĉar tie oni bezonis antaŭpreparojn. Ribelontoj havis tamen alian planon de agado. En septembro 1793 Kościuszko ekkonis tiun planon, sed opiniis, ke antaŭpreparoj ne estas sufiĉaj. Pro tio li decidis prokrasti komencon de la ribelo.

Situacio denove iĝis malbona. Rusoj devigis la registaran konsilantaron reduki la nombron de polaj trupoj. Komence de majo oni elspionis varsoviajn konspirantojn. Pro tiuj informoj Kościuszko decidis urĝe komenci la insurekcion malgraŭ ke lia instrukcio ne estis realigita. Probable la 15-an de marto li forveturis el Dresdeno al Krakovo.

[redaktu] Insurekcio de Kościuszko

Vundita Kościuszko ĉe Maciejowice, la 10-an de oktobro 1794
Vundita Kościuszko ĉe Maciejowice, la 10-an de oktobro 1794

Daŭris en la jaroj 1794-1795 - vidu: Insurekcio de Kościuszko

[redaktu] Fina emigracio

Ŝutmonteto al Kościuszko
Ŝutmonteto al Kościuszko

En 1796 rusa imperiestro Paŭlo la 1-a liberigis Kościuszkon, kiu konsentis ĵuri sian fidelecon. Dank’ al tio la imperiestro liberigis ankaŭ 20 mil Polojn. Kościuszko forveturis al Usono kaj post nelonga tempo (en 1797) revenis al Eŭropo.

En la jaroj 1798-1815 li loĝis en Brevile apud Parizo en domo de Piotr Zeltner kaj partoprenis kreadon de Polaj Legionoj. En 1799 Kościuszko renkontiĝis kun Napoleono, al kiu tamen li ne fidis. Pro tio li kontraŭis ligojn inter Napoleono kaj la pola afero de sendependeco.

En 1799 li partoprenis fondon de Societo de Polaj Respublikanoj. En 1800 li eldonis broŝuron sub la titolo „Ĉu Poloj povas reakiri sendependecon”. En 1808 li skribis libron pri kavaleria artilerio. Probable en 1808 li elmigris al Francisko Zeltner, vokto de Soloturno (Svislando) kaj ekloĝis ĉe la strato Gurzelngasse 12. En tiu brikdomo li loĝis ĝis sia morto. Depost la jaro 1936 troviĝas tie muzeo pri Kościuszko. En 1815 rusa imperiestro Aleksandro la 1-a invitis Kościuszkon al Vieno volonte akiri lian aprobon pri kreo de marioneta ŝtatoKongresa Pollando. Aŭskultinte ke planata reĝlando estos malpli granda ol Varsovia Duklando, li diris, ke rusoj temas pri mokataĵo kaj post senrezulta provo de letera kontakto Kościuszko forlasis Vienon. Li mortis la 15-an de oktobro 1817 en Soloturno en Svislando.

[redaktu] Memorigo

Vizaĝo de Kościuszko sur pola 500-zlota monbileto de jaro 1979
Vizaĝo de Kościuszko sur pola 500-zlota monbileto de jaro 1979

En 1818 kadavron de Kościuszko oni transportis al Pollando kaj entombigis en kripto Sankta Leonardo en Vavelo. Lia koro troviĝas en urno en Reĝa Kastelo en Varsovio. Por honorigi la estron de insurekcio, en jaroj 1820-1823 oni konstruis ŝutmonteton laŭ modelo de starantaj en Krakovo ŝutmontetoj de Krakus kaj Wanda. En 1861 simila ŝutmonteto al Kościuszko estis konstruita en Olkusz. Ĉe Vavelo staras ankaŭ monumento al rajdanta Kościuszko. Pola fregato havas nomon ORP Gen. T. Kościuszko.

Li estas ankaŭ nacia heroo de Usono. Unu el distriktoj de Indianao nomiĝas Kosciusko, estas ankaŭ urbeto Kosciusko en Misisipio. En Ĉikago monumento al Kościuszko staras en urbocentro ĉe lago Miĉigano. Ĉiujare la 3-an de majo polaj organizoj tie omaĝas lin per floroj.

Domo de Kościuszko - muzeo en Filadelfio
Domo de Kościuszko - muzeo en Filadelfio

Nomon de Kościuszko havas ankaŭ parko en Milwaukee en Viskonsino. Memorigas lin ankaŭ i.a. statuo en parko Lafayette en Vaŝingtono, monumento sur batalkampo ĉe Saratoga, statuo kaj tabulo en Usona Militistara Akademio West Point. En Filadelfio ĉe la adreso 301 Pine Street staras domo, en kiu dum la jaroj 1797-1798 loĝis Tadeusz Kościuszko kaj Jan Ursyn Niemcewicz. Troviĝas tie nacia muzeo Tadeusz Kościuszko.

Por honorigi sian samlandanon, pola vojaĝanto Paweł Edmund Strzelecki nomis la plej altan monton en Aŭstralio Monto de Kosciuszko (Mount Kosciuszko).

[redaktu] Ligiloj