Tadeusz Komorowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Komorowski
Persona informo
Tadeusz Komorowski
Naskiĝo 1-an de junio 1895 (1895-06-01)
en Chorobrów
Morto 24-an de aŭgusto 1966 (1966-08-24) (71-jaraĝa)
en Buckley
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioDua Pola RespublikoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Lviva Politekniko • Tereza milita akademio vd
Familio
Dinastio Komorowski family vd
Profesio
Alia nomo Bór • Znicz • Lawina • Korczak • Gajowy • Prawdzic vd
Okupo oficiropolitikisto • rajdisto de kompletaj ĉevalaj konkursoj vd
Aktiva dum 1910– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tadeusz KOMOROWSKI (naskiĝis la 1-an de junio 1895 en Chorobrów, distrikto Brzeżany (nun Ukrainio), mortis la 24-an de aŭgusto 1966 en Buckley, Anglio) – generalo de divizio de Pola Enlanda Armeo kaj poste ties komandanto.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en la familio de Mieczysław Marian Komorowski, blazono Korczak, kaj Maria Zaleska-Prawdzic. Parenco de generalo Tadeusz Rozwadowski, en kies bieno venis al la mondo. Militan karieron komencis en aŭstro-hungara armeo. Dum la 1-a mondmilito servis ĉe la rusa kaj itala frontoj. En la Pola Armeo de 1918. En pola-bolŝevika milito dum la 20-31 de aŭgusto 1920 komandis la 12-an Regimenton de Podoliaj Ulanoj. En batalo de Komorów estis vundita.

Poste estis i.a. instruanto de rajdado en Oficira Lernejo de Artilerio en Varsovio (1922-1923), partoprenanto de Olimpiaj Ludoj en Parizo en 1924 pri rajdarto, kvartirestro kaj poste anstataŭanto de la komandanto de la 8-a Ulana Regimento de princo Józef Poniatowski (1924-1926), gvidanto de rajdista kompanio dum olimpiado en Berlino en 1936. Dum la jaroj 1927-1938 komandanto de la 9-a Regimento de Malgranpoliaj Ulanoj restadanta en garnizono Trembowla, kaj dum 1938-1939 komandanto de Instruitec-Centro de Kavalerio en Grudziądz.

Dum la septembra batalado 1939 unue kiel gvidanto de Rezerva Centro de Kavaleria Grupigo en Garwolin, kaj poste anstataŭanto de la komandanto de la Kombinita Brigado de Kavalerio de kolonelo Adam Zakrzewski konsistiganta Lublinan Armeon.

Tadeusz Komorowski en konspiro estas komandanto de la Areo Kraków de ZWZ (Asocio de Armita Batalado), ekde majo 1940 generalo de brigado. Post dekonspiro kaj trairo al Varsovio estas anstataŭanto de la ĉefkomandanto de ZWZ – gvidestro de Pola Enlanda Armeo. De julio 1943 li mem fariĝis komandanto de la Enlanda Armeo. De marto 1944 generalo de divizio. Li ekdecidis pri eksplodo de la varsovia insurekcio:

SOLDATOJ DE LA ĈEFURBO! Hodiaŭ mi donis deziratan de vi ordonon por malkaŝa batalo kun eterna malamiko de Pollando, la germana invadinto. Post preskaŭ kvin jaroj de seninterrompa batalado, gvidata subtere konspiro, hodiaŭ vi ekstaras aperte kun armilo ĉemane por al la patrio revenigi liberecon kaj doni al la germanaj krimuloj ĝustan punon pro teroro kaj krimoj faritaj sur la Pola Tero.

De la 30-a de septembro 1944 estas Ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj. Post falo de la insurekcio enkarcerigita.

Post la milito restas inter pola elmigrantaro en Britio, kie ĝis 1946 estis Ĉefkomandanto de Polaj Armitaj Fortoj en Ekzilo, en la jaroj 1947-1949 oficis kiel ĉefministro de la pola registaro en ekzilo. Julie 1956 eniras en la konsiston de emigracia Konsilio de Tri. Enterigita en la Gunnersbury-tombejo en Londono.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Ordeno de Blanka Aglo (postmorte, 1995)
  • Komandora Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Kavalira kruco de milita Ordeno Virtuti Militari
  • Ora Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Arĝenta Kruco de Milita Ordeno Virtuti Militari
  • Granda Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando
  • Oficira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝo de Pollando
  • Kruco de Bravuloj - trifoje
  • Ora Merit-Kruco kun Glavoj
  • Ora Merit-Kruco
  • Arĝenta Merit-Kruco

Memorlokoj[redakti | redakti fonton]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1951 - Armia Podziemna (Subtera Armeo)
  • 2006 – Powstanie warszawskie (Varsovia insurekcio), postmorta eldono

Bibliografio[redakti | redakti fonton]