Tadeusz Kutrzeba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Kutrzeba
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1886 (1886-04-15)
en Krakovo
Morto 8-an de januaro 1947 (1947-01-08) (60-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo kancero
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Imperial and Royal Technical Military Academy
Memorigilo Tadeusz Kutrzeba
Okupo
Okupo oficiro • milita historiisto • publikigisto
vdr

Tadeusz KUTRZEBA (15-an de aprilo 1885 en Krakovo, Pollando - 8-an de januaro 1947 en Londono, Britio) estis pola generalo.

Kutrzeba vizitis ĝis 1903 kadetan lernejon en Vieno, poste studis ĝis 1906 en aŭstria militista akademio. Li servis en 1906–1910 en la 9-a bataliono de la Pioniro en Krakovo. Li studis en 1910–1913 en la Akademio de la Generalstabo en Vieno. Li servis en 1913–1914 en Sarajevo.

Dum la unua mondmilito, Kutrzeba batalis en Italio, poste ekde aŭgusto 1916 en Transsilvanio kaj ekde junio de 1917 en la rusa fronto.

Kutrzeba servis ekde novembro de 1918 en la novfonditaj polaj militfortoj, komence en la stabo. Li iĝis ŝtabĉefo - en novembro de 1919 - de la 1-a infanteria divizi, en 1920 tiu de la 3-a pola armeo, kiu okupis poor mallonga tempo Kievon, dum la pola-bolŝevika milito. Li patroprenis en aŭgusto de 1920 kiel stabĉefo de la 2-a pola armeo en decida batalo ĉe Weichsel.

Ekde januaro de 1921, Kutrzeba edukis militistan taktikon en la akademio de la generalstabo. Komence de la 2-a mondmilito, li estis komandanto de Armia Poznań, kiu sukcesis efektivigi kontraŭofensivon kontraŭ la germana Wehrmacht, inter la 9-a kaj 18-a de septembro. Kutrzeba subskribis la kapitulacion la 28-an de septembro kaj iĝis germana kaptito kun siaj soldatoj. Li elmigris post la milito al Britio, kie mortis en 1947.