Tadeusz Morawski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Morawski

Tadeusz MORAWSKI (naskiĝis la 11-an de septembro 1940 en Sosnowiec) – pola sciencisto, profesoro pri elektroniko kaj aŭtoro de palindromoj.

Vivkuro

En 1957 finis Teknikan Mezlernejon pri Interligiteco n-ro 1 en Varsovio, diplomon de magistro-inĝeniero pri elektroniko akiris en 1963 ĉe Elektronika Fakultato de Varsovia Politekniko. Samjare estis engaĝita kiel akademia instruisto en Instituto de Radioelektroniko ĉe la Fakultato de Elektroniko kaj Informaj Teknikoj. En 1966 finis studojn ĉe Fakultato de Matematiko kaj Fiziko en Varsovia Universitato gajnante diplomon de magistro pri matematiko. En 1970 akiris gradon de doktoro pri teknikaj sciencoj danke’ al disertaĵo Difino de dismeto de la elektra kampo en oscililoj ŝarĝtaj de kondensita kapacito helpe de la metodo de perturbado, kaj en 1973 gradon de doktoro habilita (titolo de la disertaĵo: Nova apliko de metodo de etaj perturboj en mikroonda mezurado). En 1980 ricevis titolon de profesoro. De 1993 estas ordinara profesoro.

Dum la jaroj 1978-1981 Tadeusz W. Morawski estis vicdirektoro pri didaktikaj aferoj en Instituto de Radioelektroniko, kaj en la jaroj 1981-1996 – direktoro de la Instituto. Ekde 1981 ĝis 2005 estis gvidanto de Fako de Mikroonda kaj Radiolokiga Tekniko. Membro de la Asocio de Polaj Aŭtoroj.

Scienca agado

Priesploraj ekinteresiĝoj de Tadeusz Morawski koncentriĝas pri mikroonda tekniko – de kampaj kaj cirkvitaj analiz-metodoj de mikroondaj aranĝoj, tra la mezur-metodoj ĝis projektado kaj konstruado de aparatoj. Estas aŭtoro (parte kunaŭtoro) de sep libroj kaj sciencaj monografioj, pli ol ducent publikaĵoj kaj dudek patentoj. De 1963 T. Morawski gvidis didaktikajn lecionojn pri Teorio de elektromagneta kampo, nun Kampoj kaj ondoj elektromagnetaj.

Li estas ĉefaŭtoro de lernolibroj por studentoj pri studobjektoj Elektroniko kaj Telekomunikado; promciis 21 doktorojn.

Interalie verkis lernolibrojn:

  • Teorio pri elektromagneta kampo (kun Wojciech Gwarek)
  • Kolekto de taskoj pri teorio de elektromagneta kampo, (redakto de komuna verko),
  • Kampoj kaj Ondoj (kun Wojciech Gwarek)
  • Kampoj kaj Elektromagnetaj Ondoj – Kolekto de Taskoj (kun Jolanta Zborowska).

Profesoro Tadeusz Morawski estas distingita de la Kavalira Kruco de la Ordeno de Renaskiĝinta Pollando kaj de la Medalo de Komisiono pri Nacia Edukado.

Hobio

Tadeusz Morawski estas ankaŭ la plej aktiva en Pollando kreanto de palindromoj. Aperis naŭ libroj kun liaj palindromoj. Kvin de ili estas aŭtoraj kolektoj kun palindromaj titoloj:

  • Gór ech chce róg ( La korno volas eĥojn de montoj; 2005)
  • Zagwiżdż i w gaz (Fajfu kaj ekpelu; 2006),
  • Zaradny dynda raz (Eltrovemulo balanciĝas unufoje; 2007),
  • Żartem dano nadmetraż (Ŝerce donita troa surfaco; 2008),
  • Raz czart - raz czar (Foje diablo – foje ĉarmo; 2009),
  • Elf układał kufle (Elfo aranĝis bierglasojn; 2011).
  • A guru ruga (Guruo riproĉas; 2012)

Krome oni eldonis jenajn librojn:

  • Może jeż łże jeżom (Eble erinaco mensogas al erinacoj, 2007) – kun komikaj poemetoj de diversaj aŭtoroj ampleksantaj palindromojn de Tadeusz Morawski,
  • Kobyła ma mały bok (Ĉevalino havas malgrandan flankon, 2008) – en la libro Tadeusz Morawski priskribis historion de polaj palindromoj,
  • Aga naga (Aga nuda, 2009) – en la libro Tadeusz Morawski prezentis malgrandan antologion de erotikaj palindromoj,
  • A kilku tu klika (Kaj kelkaj klikas ĉi tie, 2010 ) – en la libo por junularo Tadeusz Morawski prezentis palindromojn kaj aliajn vortludojn.
  • Wór mrów (Sako da formikoj, 2010) - kolekto de felietonoj kun palindromoj kaj alkiaj vortludoj publikigataj en la revuo "Notatnik Satyryczny" (Satira notkajero) en la jaroj 2009-2010.
  • Palindromy.pl - Antologia (Palindromoj.pl - Antologio, 2010) - elekto de palindromoj laŭ antaŭaj libroj, eldonita okaze de la kvina datreveno de apero de la unua libro kaj kreo de la reta paĝaro www.palindromy.pl
  • "Trafili, popili, fart" (Ili trafis, drinkis, bonŝanco; 2011) - en la libro Tadeusz Morawski prezentis malgrandan antologion de polaj palindromoj pri ebriiĝo.
  • "Listy palindromisty" (Leteroj de palindromisto; 2011) - priskribo de eventoj pri ciklo de pli ol 150 lekcioj pri palindromoj, kiujn en diversaj lokoj kaj medioj prezentis T.Morawski.

En 2007 Tadeusz Morawski fondis Muzeon de Palindromoj en Nowa Wieś (Nova Vilaĝo) apud Serock. En 2011 en la Aleo de la Amikoj de Nova Vilaĝo oni malkovris tabulon kun priskribo de liaj atingaĵoj.

Eksteraj ligiloj