Tadeusz Rydzyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tadeusz Rydzyk (naskiĝis la 3-an de majo 1945 en Olkusz) – pola romkatolika kleriko, redemptoristo, doktoro pri teologio, kunkreinto kaj prezidanto de la Fondaĵo Lux Veritatis, akademia instruisto, membro de Scienca Konsilio de la Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń (Wyższa Szkoła Kultury Społecznej i Medialnej w Toruniu).

Tadeusz Rydzyk estas fondinto kaj direktoro de la radiostacio Radio Maryja, televido TV Trwam kaj fondinto kaj estinta rektoro de Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń.