Teguo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Taeguo)
Saltu al: navigado, serĉo
Teguo
Teguo (Koreio)
DEC
Red pog.svg
Korea alfabeto 대구 광역시
Ĉina skribo 大邱廣域市
Reviziita transskribo Daegu Gwangyeoksi
McCune-Reischauer Taegu Kwangyŏksi
Esperanta transskribo Tegu Kŭangjokŝi
v  d  r
Information icon.svg

Teguo[1] (koree 대구, 大邱, Daegu) estas milionurbo, universitata urbo, la tria plej granda urbo en Sud-Koreio, havanta proksime 2.752.670 loĝantojn laŭ la 2006-a popolnombrado.

Urbodomo de Taeguo
Universitato en Taeguo
Fora panoramo de Taeguo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Larĝa panoramo al Teguo

Teguo situas en montaro, en baseno, meze de la lando. La maro troviĝas 80 km-ojn. La urbo situas ĉe la koordinatoj 35°51′49″N 128°34′51″O  /  35.863611°N, 128.580833°O / 35.863611; 128.580833 (Teguo).

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn devenantajn antaŭ Kristo 1500 jarojn. Oni trovis ankaŭ dolmenojn. La unua mencio okazis en 261. La loko dum la historio apartenis al diversaj regnoj. En 890 reĝlando formiĝis kaj oni parolas pri batalo en 927. En 1254 pro invado de mongoloj detruiĝis diversaj temploj. En 1601 Teguo iĝis administra regiona ĉefurbo. En la 1890-aj jaroj multe da japanaj negocistoj alvenis, dume la fervojo ekfunkciis. En 1945 la japana dominado ĉesis, post unu jaro ribelo okazis en la urbo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Teguo la plej gravaj industriaj branĉoj estas la teksaĵoj kaj maŝino-produktoj. La kvalito de la pomoj kultivitaj ĉirkaŭ la grandurbo estas famaj en la tuta Koreio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Teguo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po pli ol 1000mm. En julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Vintre tio estas iomete sub frostopunkto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Teguo havas internacian flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj estas al 3 direktoj. En la urbo metrooj kaj aŭtobusoj trafikas.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV