Taganrogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Taganrog (ruse Таганро́г [taganrOg]) estas rusia urbo-porto ĉe la Azova maro en Rostova provinco, 70 kilometrojn okcidente de Rostov-na-Donu.

Fondita en 1698 laŭ ordono de la unua rusia imperiestro Petro la Unua, la urbo estis grava komerca centro. En ĝi plu staras interesaj konstruaĵoj de la 19-a jarcento, apartenintaj al elstaraj komercistoj de tiu epoko.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1775.

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1869) kaj haveno.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 60437.

La interurba telefona kodo estas 86344, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

En Taganrog i. a. naskiĝis Anton Ĉeĥov, eminenta rusa verkisto.

Ligoj

greke Urba ret-portalo, en la angla greke Urba ret-portalo