Tageventoj de 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kroniko de la eventoj en la jaro 2005

  • 27-a de aprilo:
    • La eŭropa Airbus A380, la plej granda pasaĝera aviadilo, havas sian unuan eksperimentan flugon.
    • La mortintonombro en la fervoja akcidento en Japanio leviĝas al 96. Oni timas ke ĝi atingos 100.
  • 30-a de aprilo:
    • La mortintonombro de la fervoja akcidento leviĝis en Japanio al 107, kaj vunditonombro leviĝis al 461.
    • En du apartaj incidentoj, sinmortiga bombatenco kaj mitrala atako vundas kelkajn personojn en Egiptio.
  • 4-a de majo:
    • Sinmortiganto per bombatenco en la kurda urbo Arbil de Irako mortigas pli ol 50 personojn. En alia incidento, 9 irakaj soldatoj estas mortigitaj en bombatenco en sudo de Bagdado.
    • Israelo haltigas la foriron el Cisjordanio ĝis la palestinaj militantaj grupoj estos senarmigitaj.


  • 21-a de majo:
    • Oni trovis la kadavrojn de 16 junaj ĉiliajsoldatoj en la Andoj, kien ili estis truditaj por ekzercado sen konvenaj vestoj kaj ekipaĵo; 29 soldatoj ankoraŭ ne estas trovitaj. La ĉilia Prezidento, Ricardo Lagos, deklaris 3 tagojn de funebro.
  • 25-a de majo:
    • Rusia ĉefurbo Moskvo restis sen elektro pro difektiĝo de malnova transformatoro. Proksimume duono de la urbo kaj ankaŭ multaj apudurboj dum ĉ. 2–3 horoj estis absolute senigitaj de elektroenergio. Tio kaŭzis halton de kvin (el pli ol dek) linioj de Moskva metroo, misfunkcion de pluraj Interretaj serviloj kaj telefon-retoj. Malsanulejoj, parlamento, kosmoŝipa centro kaj aliaj gravaj konstruaĵoj transiris al aŭtonomaj elektrocentraloj kaj ne estis damaĝitaj.
    • Ŝarĝaŭto surveturis 7-jaran junulinon en la vilaĝo Mike, Hungario. La junulino mortis.
    • Laŭ kelkaj retejoj, la estro de Al-Kaida en Irako, Abu Musab al-Zarkaŭi (Abu Musab al-Zarqawi) estis vundita per kuglo.


  • 16-a de aŭgusto
    • Frato Roger, la fondinto de la religia (kristana) komunumo en Taizé (Francio), estas murdita per tri tranĉil-frapoj far rumanino, dum li ĉeestis kune kun 2500 junuloj la vesperan preĝon.
  • 14-a de aŭgusto
    • Aera katastrofo en Grekio. Aviadilo de la kipra kompanio Helios kraŝis norde de Ateno pro teknika kialo, kiu kondukis al manko de oksigeno, frostiĝo, malgrandiĝo de la interna aerpremo. Ĉiuj el la 121 pasaĝeroj kaj aviadilanoj mortis.