Tagmezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tagmezo por unu preciza loko, estas la momento, kiam la suno estas en ĝia kulmino, tie estas en plej alta punkto en la ĉielo; do kiam la ombro de vertikala objekto estas plej mallonga.

En la norda duonglobo, (krom en la tropikoj) la suno estas tiam ekzakte al sudo; kaj, reciproke, ĝi estas al nordo en la suda duonglobo.

La tagmezo ne nepre okazas je la 12a horo, ĉar:

  • La horo laŭ la suno (aŭ laŭ la suna tempo) varias dum la jaro je ĝis 16 minutoj rilate al la meza tempo. (vidu: Tempa ekvacio)
  • La civita tempo (kiu valoras en tuta horzono) diferencas de la lokala suna horo, ofte de unu aŭ du horoj (laŭ la vintra aŭ la somera tempo)

La tagmezo estas ankaŭ la momento de la tagmanĝo, kiu, en Eŭropo, povas okazi inter la 11-a kaj la 14-a horo (civita tempo) sed kun gravaj diferencoj laŭ landoj, regionoj, laborokupoj ktp.