Tago

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Tago estas unu el multaj unuoj de tempo. Ĝi ankaŭ povas signifi la tempon inter leviĝo kaj subiro de la suno. Ankaŭ vorto "tago" povas signifi plenan (24-horan) ciklon de lumo kaj mallumo, tamen por la lasta pli preciza termino estas diurno.

Laŭ Sistemo Internacia de Unuoj, unu diurno egalas al 86400 sekundoj, aŭ 86401 se supersekundo estas necesa (pro la plimalrapidiĝo de Tero).

La hodiaŭa tago estas la 10-a de novembro 2009. Indikon de konkreta tago oni nomas dato.

Enhavo

[redakti] Nomo de tagoj

Nuvola apps xmag.png
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tagoj

Estas sep tagoj en semajno, iliaj esperantaj nomoj devenas plejparte de la latina lingvo (trans la franca) krom "sabato", kiu devenas de la hebrea lingvo.

[redakti] Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri tago en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

Wikiquote-logo.svg
« Eĉ por plej terura tago venas vespero. »
Wikiquote-logo.svg
« En la tago de la sankta Neniamo. »
Wikiquote-logo.svg
« Laŭdu tagon nur vespere. »

[redakti] Referencoj

  1. [1]

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  Retpaĝo montranta, kie taglumo estas momente
Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.