Tago H

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emblemo de "Tago H"

Tago H (en la sveda lingvo Dagen H) estis dimanĉo, la 3-a de septembro 1967. Tiutage je la 5-a horo matene (laŭ mez-eŭropa tempo) Svedio ŝanĝis sian voj-trafikon de maldekstraflanka iro al dekstraflanka.

La litero "H" devenas de la sveda vorto höger (dekstra) aŭ högertrafikomläggningen (dekstratrafika ŝanĝo).

Kialoj

La kialoj de la ŝanĝo estis:

  • En ĉiuj najbaraj landoj, inkluzive de Norvegio, oni veturis je la dekstra flanko. (Svedio havas pli ol mil-kilometran limon al Norvegio, sed ĝi estas montara kaj havas nur dudekon da transirejoj.)
  • Multaj svedoj preferis aŭtojn kun stirilo maldekstra kaj pro tio malbone povis observi la kontraŭan trafikon, veturante post alia veturilo.
  • Pro malfermo de la "bird-fluga linio" (Fugleflugtslinien) en 1963 oni atendis pli da trafiko el centra kaj okcidenta Eŭropo.

La Nordia Konsilio kaj la Eŭropa Konsilio rekomendis al Svedio adapti sin al la plimulto de la landoj.

En 1961 Gösta Hall faris esploron pri ŝanĝo kaj taksis la kostojn je 340 milionoj da svedaj kronoj.

Preparado kaj evoluo

Reklamo voĉdoni kontraŭ dekstra trafiko

Tamen la ŝanĝo estis malpopulara. En la 40 antaŭaj jaroj ĝi estis plurfoje rifuzita per (konsilaj, ne devigaj) plebiscitoj, en 1955 eĉ per 82,9 % de la voĉoj. En 1963 la parlamento aprobis kaj instalis Ŝtatan Komisionon pri Dekstra Trafiko (Statens Högertrafikkomission, HTK) kaj kvarjaran edukan programon por la loĝantaro, laŭ konsiloj de psikologoj.

Oni disdonis 30-paĝan broŝuron pri la planata ŝanĝo kaj kreis emblemon de Tago H (kun blua litero "H" kaj blanka sago; alia havis flavan H en blua sesangulo), kiu ornamis ĉiaspecajn memoraĵojn, eĉ virinajn subvestaĵojn.

Antaŭ Tago H oni ekipis ĉiun vojkruciĝon per aro da kromaj ŝildoj por dekstraflanka trafiko, provizore volvitaj per nigra plasto. Analoge oni pentris novajn liniojn sur la vojojn kaj provizore kovris ilin per nigraj bendoj. Oni profitis de la okazo por ŝanĝi la koloron de la linioj de flavo al blanko.

Transiro en Stokholmo

Je Tago H ĉia ne esenca trafiko estis malpermesita de la 1-a ĝis la 6-a horo. En Stokholmo kaj Malmö necesis plilongigi tiun tempon por permesi al laboristoj ŝanĝi la vojkruciĝojn; tio daŭris de sabato je la 10-a horo ĝis dimanĉo je la 15-a. Veturiloj trafikantaj dum tiuj horoj devis obei al speciala regularo, interalie al rapideclimo de 10 km/h. Je la 4h50 la trafiko devis halti kaj ŝanĝi la flankon. Je la 5h00 ĝi rajtis denove ekiri. La rapideclimojn oni iom post iom malstriktigis dum la sekvaj semajnoj.

Unudirektaj stratoj prezentis specialajn problemojn. Necesis konstrui aŭtobusajn haltejojn je la alia flanko. Malsimplajn vojkruciĝojn necesis replani.

Tramoj estis anstataŭigitaj per busoj por simpligi la ŝanĝon. Da aŭtobusoj oni aĉetis pli ol mil novajn kun pordoj je la dekstra flanko; 8.000 malnovaj ricevis aldonajn pordojn dekstre. Gotenburgo eksportis siajn busojn al Kenjo kaj Pakistano. En ĉiuj aŭtoj necesis rearanĝi la lumojn, tiel ke ili prilumu precipe la dekstran kaj ne la maldekstran flankon. (Antaŭe por eksterlandaj aŭtoj ekzistis specialaj "maskoj" en nigra folio por kovri parton de la lumoj.)

Sekvoj

Je Tago H la striktaj trafikreguloj helpis eviti seriozajn problemojn. Je posta lundo okazis 125 trafikaj akcidentoj; dum la antaŭaj lundoj estis inter 130 kaj 198. La direktoŝanĝo ne kaŭzis mortigan akcidenton. Tamen kelkaj maljunuloj ĉesis stiri pro zorgo, ke ili ne povos adaptiĝi.

Ĝenerale la nombro de akcidentoj malgrandiĝis post la ŝanĝo, sendube pro la pli bona vido.

Eble pro la spertoj de Svedio Islando en 1968 sekvis ĝian ekzemplon kaj ŝanĝis al dekstra stirado, kvankam ĝi ne havas terajn landlimojn.

Vidu ankaŭ


Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara