Tago de la Franclingva Komunumo de Belgio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tago de la Franclingva Komunumo de Belgio (la 27a de septembro) estas en Valonio ĉiujara festotago de la Franclingva Komunumo de Belgio rememore de la venko (en 1830) de la patriotoj je la holandaj trupoj en la Parko de Bruselo.

Dum la Viena kongreso en 1815 Belgio estis aldonita al Nederlando kaj ekestis la Unuiĝinta Reĝolando Nederlando. Ĉar la suda parto sentis sin malpreferata de reĝo Vilhelmo I, ekestis malkontento. Inspirita je la julia revolucio de la francoj, kiu okazis meze de 1830 en Parizo, en Bruselo okazis ribelo.

La ribelo finiĝis je la 27a de septembro, sed daŭris ankoraŭ ĝis 1839 ĝis finfine Belgio definitive sendependiĝis.

La festotago estas speciale destinita por la Franclingva Komunumo, aŭ por ĉiuj franclingvanoj en la tuta lando, ĉar la revolucio ekis precipe en Valonio (precipe en Lieĝo), kun subteno de Francio. Inter la revoluciuloj troviĝis ankaŭ multaj homoj, kiuj preferas, ke Belgio aliĝu al Francio.

Ankaŭ en la aliaj Komunumoj de Belgio ekzistas specialaj tagoj, respektive: