Tago de la Laboro
La tago de la Laboro estas festata en multaj landoj je la 1-a de majo. Ĝi estas tradicia batal-tago de la laborista movado.
La elekto de la dato reiras al ĝenerala striko, kiun la nord-amerika laborista movado proklamis por la 1-a de majo 1886, por ĝeneraligi la ok-horan labortagon. La sekvaj konfliktoj kun la polico iĝis perfortaj; la 3-an de majo la polico mortpafis kvar laboristojn. Je la 4-a de majo okazis protesta manifestacio, kaj iu ĵetis bombon, kiu mortigis plurajn policanojn (Haymarket Riot = ribelo de fojnbazaro). Ĉar la atencinton oni ne trovis, oni arestis ok organizantojn de la manifestacio kaj ekzekutis kvar; unu laŭdire mortigis sin mem. La ceteraj tri estis liberigitaj post ses jaroj.
En 1889 la fonda kongreso de la Dua Internacio en Parizo proklamis la 1-an de majo kiel memortagon pri la viktimoj de la ribelo kaj "bataltagon de la laborista movado".
En Sovetio kaj ŝtatoj influataj de ĝi oni festis la tagon kiel "Internacian Batal- kaj Festotagon de la Laboruloj" por "Paco kaj Sociismo".
La katolika eklezio deklaris la tagon "festo de laboristo S-ta Jozefo", por konkurenci al la laboristaj festoj.
Aliaj datoj
Kvankam la plimulto de landoj festas la Tagon de la Laboro en la unua de majo, en iuj landoj oni ne festas tiam.
- Aŭstralio: dua lundo de marto
- Bahamoj: unua vendredo de junio
- Kanado: unua lundo de septembro
- Japanio: la 23a de novembro
- Nov-Zelando: kvara lundo de oktobro
- Trinidado kaj Tobago: la 19a de junio
- Usono: unua lundo de septembro