Tera Tago
El Vikipedio
(Alidirektita el Tago de la Tero)
Festo > Tutmonda Tera Tago
Tera Tago estas sekulara festotago por honori la Teron kaj pripensi ekologion. Ĝi estis fondita la 22-an de aprilo 1970 de usona senatano Gaylord Nelson.
La simbolo por la Tutmonda Tera Tago estas verda Θ (Greka theta) sur blanka fono.
La Tera Flago estis asociata al Tutmonda Tera Tago ek de 1970 en Usono.
Historio[redakti]
Tutmonda Tera Tago estas unue festita en 1970. Usona senatano Nelsono organizis ĝin por manifestacii popularan politikan subtenon por la media agendo. Senatano Nelsono plenigis la oficejon per kolegiaj studentoj kaj elektis Denis Hayes kiel kunordigiston de agadoj.
