Tago de la kristana-juda dialogo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tago de la kristana-juda dialogo estas formo de dialogo interreligia, kiu vidas engaĝintaj judoj kaj kristanoj de diversaj konfesioj en la serĉado kaj kreado de amikecaj rilatoj inter kristanoj kaj judoj, kiuj inkluzivu revizion de la teologiaj principoj sur kiuj laŭlonge de jarcentoj baziĝis la malamikeco inter la du religioj. Apartaĵo de la juda-kristana dialogo devenas el ĝia simetrio ĉar kristanismo naskiĝis el judismo, kaj samtempe havas ambaŭ sian fundamenton en la biblia tradicio. El tio la referenco de judoj al kristanoj kiel "majoraj fratoj", laŭ la esprimo, igita fama, de papo Johano Paŭlo la 2-a dum lia vizito al sinagogo de Romo, dirita ankaŭ “Tempio Maggiore di Roma”, en 1986.

La historio

Epizodoj de porjudismo, de renkonto kaj amikeco inter judoj kaj kristanoj en antikvaj tempoj ne mankis, sed okazas nur ĉe la komenco de la 20-a jarcento ke – ankaŭ kiel reago al la kontraŭjudismo kaj al la raciaj persekutoj de la holokaŭsto – formiĝis la unuaj mistreligiaj judaj-kristanaj asocioj engaĝiĝantaj en la lukto al la kontraŭjuda antaŭjuĝo kaj en la revizio pri la fundamentoj de la teologiaj rilatoj inter la du religioj.

The National Council of Christians and Jews (La nacia juda kristana Konsilio)

La unua pordialoga juda-kristana asocio naskiĝis en Londono en 1927, la London Society of Christians and Jews, kun la celo "kreskigi la religian interkompreniĝon kaj iniciati sintenojn de bona volo kaj kooperado inter judoj kaj kristanoj en la reciproka respekto de la kredaj kaj praktikaj diferencoj, kaj kontrasti la religion netoleron". National Councils of Christians and Jews (NCCJ) formiĝis en la sinsekvaj jaroj en la anglosaksaj landoj: en ili partoprenis rabenoj, laikoj, teologoj kaj studuloj, protestantoj kaj katolikoj (kvankam, tiuj lastaj, neoficiale).

L'Amitié judéo-chrétienne de France (poramika asocio juda-kristana en Francio)

Dum la ((dua monda milito]] multaj kristanoj kaj judoj troviĝis en la partoprenado de spertoj de persekutoj, suferoj, lukto. La franca juda historiisto Jules Isaac, kiu en holokaŭsto estis perdinta edzinon kaj filinon, dediĉis sian vivon al repacigo inter judoj kaj kristanoj, konvinkiĝinte ke jarcentoj de kristana teologia kontraŭjudismo estis pretigintaj la etoson favoran al la nacia kontraŭjudismo [1]. El lia agado naskiĝis la movado de la Amitiés judéo-chrétiennes, kiu baldaŭ solidiĝis kun analogaj spertoj de anglosaksaj landoj per la konstitucio en 1946 de la 'International Council of Christians and Jews. La sekvanta jaro en diversaj lokoj aparte per la Internacia Konferenco kontraŭ antisemidismo en Seelisberg kreiĝis la fundamentoj de reala efika dialogo.

La Dua vatikana Koncilio kaj ties dokumento Nostra Aetate

La renkonto de Johano la 23-a kaj Jules Isaac malfermis la vojon al la koncilia deklaro pri la rilatoj inter judoj kaj kristanoj. Post longa diskuto estis aprobita la “konstitucio” Nostra aetate (en nia epoko) estis aprobita en 1965 en la Dua Vatikana Koncilio. En ĝi oni esprimas la kondamnon pri kontraŭjudismo kaj estas reĵetata la teorio de la Dimortigo, nome la kolektiva responso de la juda popolo pri la mortokondamno de Kristo. 1965 komenciĝis sian aktivecon la SIDIC (Service International de Documentation Judéo-Chrétienne), kun sidejo en Romo por eltiri la konsekvencojn de la Nostra Aetate. Katolikaj religiula ordenoj faris sian apartan celon la dialogo inter judoj kaj kristanoj. Kaj komenciĝis analizoj de la historiaj kaj teologiaj rilatoj inter la du religioj. En multaj landoj kreiĝis aŭtonomaj organismoj: en Italio elstaris la “Fratinoj de Sion” kaj Kamaldolanoj.

La vizito de Johano Paŭlo la 2-a al la sinagogo de Romo

La juda-kristana dialogo ricevis novan impulson dum la papado de Johano Paŭlo la 2-a ne propre kiel rezulton de teologia revizio sed prefere kiel edifan elstariĝon de la personaj spertoj de la pola papo. La papo ne kaŝis sian personana amikecon kun judoj, sian senrezervan kondamnon pri kontraŭjudismo. La sama papo, la 7-an de junio 1979 vizitis la ekstermejon de Auschwitz-Birkenau[2], kie memore publike preĝis la holokaŭstajn viktimojn, kaj la 3-an de aprilo 1987, unua papo en la historio, estis gasto de la sinagogo de Romo, kie li estis ricevita de la rabeno Elio Toaff kaj de la juda komunumo. La gesto estos imitita de diversaj episkopoj en urboj kie ĉeestas juda sinagogo.

Se la simpatiaj rilatoj feliĉe pludaŭris, sed trovis malpli impulson la teologia dialogo, kiu trafos siajn pli precizan fizionomion kaj orientigon en la nova deklaro Dominus Iesus, subskribita de Joseph Ratzinger dum la papado de Johano Paŭlo la 2-a. Ne unuformaj opinioj akompanis la novan tipon de revizio de la preĝaro kiu koncernas la judojn en la liturgiaj libroj de la Katolika Eklezio.

Dume en la tura kristanaro, ĉe la diversaj kristanaj konfesioj, fariĝis ĉiam pli nombraj la renkontoj inter kristanaj kaj judoj subtenataj de naskiĝantaj mistaj asocioj.

La tago de la memoro

Dume realiĝis internacia propono kaj la 27-a de ĉiujara januaro estis deklarita tago de la memoro de la holokaŭsto por honori la viktimojn kaj tiujn, nejudojn, kiuj oferis sian vivon por savi judojn. Vidu: Justuloj inter la popoloj.

Dume en Italio, precize en la 28-a de septembro 1979, instige de la diversaj papaj kongregacioj kaj de sociaj organismoj agantaj pro la kristana-juda repacigo, la Conferenza Episcopale Italiana (Episkopa Itala Konferenco), establis la 17-an de ĉiujara januaro tago de la kristana-juda dialogo, kiu ĉiujare originas rekontojn kaj prezenton de la teologiaj eseoj pri la temo. Tiu tago nun estas vaste imitita ankaŭ de kristanoj de aliaj landoj. ([1] Giorgio Vigna, dialogo cristaino-ebraico).

Notoj

  1. Tiu tezo, tamen, ne estas tute pacige akceptita de historiistoj, ĉar la diasporaj judoj trovis kontrastojn kaj persekutojn ankaŭ dum epokoj antaŭantaj kristanismon.
  2. Tiuvizito estos poste ripetita de la estonta papo, [[Bendikto la 16-a.

Eksteraj ligiloj

  • [2] Itallingva listo de la teologiaj temoj fiksitaj por la ĉiujara tado de la tago de la ĉijara tago de la kristana-juda dialogo.
  • [3]
  • [4]Italllingva kronologio de la eventoj de la dialogo kristana-juda en Romo.

Bibliografio

  • Maffeis A., Il dialogo ecumenico, Brescia 2000, Queriniana (Piccola Biblioteca delle Religioni 23), pp. 145-164.
  • Jakob J. Petuchwski e Clemens Thoma (a cura di), Lessico dell'incontro cristiano-ebraico, Queriniana, Brescia 1992
  • Elio Toaff, Perfidi giudei, fratelli maggiori, Mondadori, Milano 1987
  • Lea Sestieri e Giovanni Cereti (a cura di), Le Chiese cristiane e l'ebraismo (1947-1982), Marietti, Casale Monferrato 1983.

Vidu ankaŭ