Taguig
| Taguig | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Poŝtkodo | 1630 - 1638 | |
| Telefona antaŭkodo | 2 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 613.347 2007 | |
| Geografio | ||
|
|
14°33′00″N 121°05′00″O / 14.55°N, 121.083333°OKoordinatoj: 14°33′00″N 121°05′00″O / 14.55°N, 121.083333°O | |
| Alto | 16 m | |
| Areo | 48 km² | |
| Horzono | UTC+8 | |
| Ph locator ncr.png | ||
Taguig estas metropolo, grava loĝdoma, komerca, industria centro kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, apartenanta al Manila Metropolo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Taguig situas en norda parto de la lando proksime de Manilo kaj Pasig, laŭ lago Laguna de Bay.
Historio [redakti]
Antaŭ erao de hispanoj Taguig estis parto de loka regno. La hispana fondo okazis en 1587. En 1898 Usono okupis la urbeton, sed la loka loĝantaro forpelis la usonanojn, kiuj en la sekva jaro reokupis ĝin. En 1902 parto de la nuna urbo iĝis miliareo, kiun la japanoj okupis en 1942. Post la sendependiĝo ĝi apartenis al la loka armeo. En 2004 Taguig oficiale iĝis grandurbo.
Klimato [redakti]
En Taguig jare pluvas po ĉirkaŭ 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.