Tahirih

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jináb-i-Ṭáhirih (arabe: طاهره "La Pura") aŭ Qurratu'l-'Ayn (arabe : قرة العين "Konsolo de la Okuloj") aŭ Zarrín-Táj estis titoloj de Fáṭimih Baraghání (n. 1817-18, m. 1852), kiu estis influa poetino kaj teologino de la Baba Kredo en Persio, (Irano Irán). Kiel elstara Babano, ŝi estas grave konsiderata de la Bahaanoj kaj de la Bajananoj (Bayání), kaj ŝi estas ofte menciita en la bahaa literaturo kiel ekzemplo de kuraĝo en la batalo por la Hominaj Rajtoj. Ŝia naskiĝdato ne estas certe konata, ĉar la registro-libron oni detruis okaze de ŝia ekzekuto.

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa Ortografio ».

Enhavo

Fruaj Jaroj [redakti]

F̣átimih Baraghání titolitaṬáhirih (la Pura)

Fáṭimih Baraghání, ankaŭ nomita Umm-i-SalmihZakíyyih, estis la filino de Ḥájí Mullá Ṣáliḥ, kiu estis mujtahid (doktoro pri islama leĝo) de Qazvín (apud Ṭihrán), kaj ŝia patra onklo estis Mullá Taqí, la Imám-Jum’ih (ĉef-pastro) de la ĉefa moskeo de tiu urbo.

Kiam ŝi fariĝis 13-jaraĝa, ili edzinigis ŝin kun ŝia kuzo Mullá Muḥammad, la filo de Mullá Taqí, kaj ŝi naskis al li du filojn kaj unu filinon.

Ricevinte de sia patro religian edukadon, ŝi komencis korespondadon kun Shaykh Aḥmad-i-Ahsá’í, la gvidanto de la Ŝejĥia Movado (Shaykhí), kiu forte disvolviĝis en la urboj de Irako ('Iráq), kie situas la Ŝijaismaj Maŭzoleoj. Finfine ŝi mem vojaĝis tien.

Ŝian titolon religian, Qurratu'l-'Ayn, donis al ŝi la dua ŝajĥia gvidanto Siyyid Káẓim-i-Rash. Post lia morto en 1844 ŝi daŭrigis korespondadon, trovis la Báb-on (Siyyid ‘Alí Muḥammad Shirází) kaj agnoskis Lin kiel la Promesiton atenditan de la islamanoj (Mihdí).

Ŝi fariĝis la 17-a Litero de la Vivanto (Ḥurúf-i-Ḥayy) kaj estis la sola virino inter tiuj 18 unuaj disĉiploj de la Báb, kiun ŝi neniam renkontis fizike.

Baba Agado [redakti]

Ṭáhirih instruanta en Tehrano

Ṭáhirih komencis instrui sian novan Kredon en la iraka urbo de Karbilá. Sed post plendoj de kelkaj el la ŝijaisma pastraro, la registaro movigis ŝin al Bagdado (Baghdád). Tie ŝi denove instruis la novan Kredon, defiante en publikaj debatoj la ŝijaisman klerikaron. Tiam la aŭtoritatuloj de Bagdado kaj la guberniestro decidis, ke estante persanino Ṭáhirih instruu sian kredon en Persio, kaj ili eskortigis ŝin kun kelkaj babanoj el Bagdado ĝis la persa landlimo.

Dum sia reveno al Qazvín ŝi instruis la Baban Kredon dum haltoj en Karand kaj Kirmánsháh, kie ŝi debatis kun la ĉef-pastro de la urbo Áqá ‘Abdu'lláh-i-Bihbihaní. Sekve tiu ĉi skribis al la patro de Ṭáhirih, por ke ŝiaj parencoj forprenu ŝin el Kirmánsháh. Ŝi poste vojaĝis al la malgranda urbo de Sahnih kaj al Hamadán, kie ŝi renkontiĝis kun siaj fratoj, kiuj estis senditaj por peti ŝin reveni al Qazvín. Ŝi konsentis pri la reveno kun ili post publika deklaro pri la Báb en Hamadán. Reveninte hejmen ŝi neoficiale forlasis siajn gefilojn kaj sian edzon, kies familio opoziciis al la Báb kaj al Lia Misio. Fakte lin ŝi kvazaŭ "repudiis" (arabe : talaq), kaj tia ago tute neimagebla por virino en tiu tempo kaj tiu loko indikas, ke ŝi konsideris sin egalrajta al viro…

Kiam ŝi estis en Qazvín, ŝia onklo Mullá Muḥammad Taqí estis murdita. Tion oni riproĉis al ŝi, ĉar oni supozis, ke ŝi instigis iun kunulon plenumi tiun taskon. Li estis nerepacigebla malamiko de Shaykh Aḥmad al-Ahsá'í kaj la unua islama klerulo, kiu kondamnis lin kiel nekredanton. Dum Ṭáhirih restis en Qazvín, li ankaŭ plurfoje predikis kontraŭ la Báb kaj liaj sekvantoj. Kvankam estis nenia pruvo kontraŭ ŝi, tiu evento okazigis al ŝi portempan malliberigon en la domo de ŝia patro, kun malpermeso elĉambriĝi escepte por la ritaj purigoj ĉiutagaj. Sed Bahá'u'lláh sukcesis aranĝi la aferon kaj eskape venigis ŝin al Tehrano.

Konferenco de Badasht [redakti]

Konferenco de Badasht

Post la aresto de la Báb, Ṭáhirih ĉeestis en la vilaĝo de Badasht la konferencon de la ĉefoj de la Baba (Bábí) Movado dum junio-julio 1848 por plani la liberigon de la Báb.

Ṭáhirih estis konvinkita, ke la mesaĝo de la Báb abrogis la islaman leĝaron Ŝario.

Dum la konferenco ŝi almenaŭ unufoje montriĝis publike senvuala, kio estis skandala kaj hereza konduto en la tiama mondo islama. Vidinte tion, kelkaj Babanoj forlasis la movadon, iuj aliaj provis tranĉi al si la gorĝon, kaj Quddús estis preta mortigi ŝin !

Tiuokaze la titolo "La Pura" (Ṭáhirih) estis donita al ŝi de Bahá'u'lláh kaj poste konfirmita de la Báb.

Martirigo [redakti]

Martirigo de Ṭahirih

Post la konferenco ŝi estis kaptita, kondukita al Tehrano kaj enprizonigita en la domo de la urbestro Maḥmúd Khán, kien nobelinoj venis por renkonti kaj aŭkulti ŝin.

Ekde kiam la Reĝo de Persio Náṣiri’d-Dín Sháh vidis ŝin, li estis tute ĉarmita kaj tuj deziris edziĝi kun ŝi, sed ŝi malkonsentis pri la propono. Tial li ne helpis ŝin, kiam ŝiaj malamikoj petis ŝian morton post la atenco kontraŭ la Ŝaho en aŭgusto 1852.

Kiam al ŝi oni anoncis ŝian martirigon, ŝi pretiĝis kiel eble plej bele, kvazaŭ por edziniĝo, kaj deklaris al siaj persekutantoj : "Vi povas mortigi min, kiam ajn vi volas, sed vi neniam sukcesos malebligi la emancipiĝon de la virinoj !"

Fine drinkebria oficiro strangolis ŝin per ŝia vualo en la ĝardeno de Ilĥani, kaj ĵetis ŝian korpon en tiean puton.(vidu la 26-an ĉapitron de "La Herooj de la Nova Tagiĝo" [1])

Referencoj [redakti]

  • "Tahirih in History, Studies in the Bábí and Bahá'í Religions, Vol. 16: Perspectives on Qurratu'l-'Ayn From East and West" (Ṭáhirih en historio, Studoj pri la baba kaj bahaa religioj), Afaqi, Sabir (Ed.) (2004), Kalimat Press, Los Angeles, USA, ISBN 1-890688-35-5
  • "The Báb: The Herald of the Day of Days" (la Báb, Heroldo de la Tago de'l Tagoj), de Hasan M. Balyuzi (1973), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-048-9
  • "Tahirih: A Portrait in Poetry, Selected Poems of Qurratu'l-'Ayn" (Poemoj de Ṭáhirih) de Banani, Amin (Tr.) (2004), Kalimat Press, Los Angeles, USA, ISBN 1-890688-36-3
  • "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi (1944), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-020-9
  • "The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative" (La Herooj de la Nova Tagiĝo: Kroniko de Nabíl) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'ẓam) kaj Shoghi Effendi (Tradukinto) (1932), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-900125-22-5
  • "Tahirih, The Pure" (Ṭáhirih, la Pura) de Martha L. Root, Kalimat Press, Los Angeles, USA (2000), ISBN 1-890688-04-5

Eksteraj ligiloj [redakti]

  • "God Passes By" (Dio preterpasas) de Shoghi Effendi legebla en la angla lingvo ĉe [2]
  • Kompilado de la skriboj persaj kaj arabaj de Ṭáhirih ĉe h-net [3]
  • Traduko de la poezio de Ṭáhirih al la angla lingvo far de Martha Root [4]
  • Biografio de Ṭáhirih el Memorials of the Faithful de 'Abdu'l-Bahá en la angla [5]
  • Virinoj en la Bahaa Kredo - el Religion and Women de Dr. Susan S. Maneck [6]
  • (La Herooj de la Nova Tagiĝo: Kroniko de Nabíl) de Nabíl-i-Zarandí (Nabíl-i-A'ẓam) esperantitigta de Roan Orloff-Stone kaj legebla ĉe [7]