Tainoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Grupoj de tainoj je la alveno de la eŭropanoj, je la fino de la 15-a jarcento. Verde, situo de la kariboj, popoplo malsama al la tainoj.

La tainoj estas aro de indiĝenaj popoloj devenantaj el la aktuala teritorio de Venezuelo, kiuj laŭlonge de la jarcentoj loĝis en la insuloj de la Antiloj. Ili apartenas al la etna grupo de aravakoj. La tainoj estis la unuaj amerikanoj kun kiuj establis kontakton la hispanoj en la 15-a jarcento. Ili estis plejparte ekstermitaj. Tamen, granda kvanto de vortoj el iliaj lingvoj pasis al la kutima vortostoko de la konkerantoj, kaj de tie al plejmulto de eŭropaj lingvoj. Multe da Antilanoj daŭre konsideras ke ili estas tainoj, ĉefe Kubanoj, Haitianoj, Portorikanoj kaj Dominikanoj.

La lingva heredaĵo de la tainoj[redakti | redakti fonton]

Unu inventaĵo de la tainoj ĝis la nuntempo ne nur estas uzata en Karibio, sed tutmonde: la hamako. La vorto pasis el la taina tra la hispana lingvo (la hamaca) al aliaj eŭropaj lingvoj kaj fine ankaŭ al Esperanto. Pliaj esperantlingvaj vortoj, kiuj fontas el la taina, estas ekzemple huracán (uragano), tobaco (tabako), maíz (maizo), papaya (papajo), caimán (kajmano), canoa (kanuo) aŭ ananas (ananaso, kvankam en la hispana lingvo la frukto nomatas piña). Multaj pliaj tainaj vortoj estas plu uzataj en la lokaj variaĵoj de la hispana, kaj pliaj tainaj nomoj pluvivas kiel toponimoj (ne nur jamaica, do Jamajko), kaj aparte en Domingo historiaj tainaj nomoj estas ŝatataj personaj nomoj. Ankaŭ la vorto barbecue por kradrostaĵo, kutimiĝinta en pluraj eŭropdevenaj lingvoj, origine venas de la taina vorto buccan (rosta krado; de ĝi devenas ankaŭ esperantlingva vorto "bukani") kaj barbacoa (transportata al la meksika hispana lingvo) por kradrostaĵo.