Taisnières-en-Thiérache
| Taisnières-en-Thiérache | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Avesnes-sur-Helpe-Nord | |
| Urbestro | S-ro Claude Connart 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59550 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59583 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 497 (1999) | |
| Loĝdenso | 58 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°08′48″N 3°48′51″O / 50.14667°N, 3.81417°OKoordinatoj: 50°08′48″N 3°48′51″O / 50.14667°N, 3.81417°O | |
| Alto | 131 m - 191 m | |
| Areo | 8,5 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Taisnières-en-Thiérache estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 497 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Taisnières-en-Thiérache estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Taisnières-en-Thiérache etendiĝas sur 8,5 km².
Taisnières havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Marbaix, Dompierre-sur-Helpe, Noyelles-sur-Sambre, Maroilles kaj Monceau-Saint-Waast.
Historio[redakti]
La vilaĝo sinsekve nomiĝis Taiseneras (921), Tasnerias (1131), Taynières (1186), Tesneriis (1237), Taisnières (1245), Tesnières (1258), Taisnières (1349), sekve Taisnières-les-Maroilles dum la 15-a jarcento kaj Taisnières en Pirasse en 1635.
Taisnières, kiu apartenis al la terenoj de Sankta Humbert (samkiel Maroilles), dependis de la abatejo de Maroilles, kiun fondis la sama sanktulo.
Vidindaĵoj[redakti]
Estas en Taisnières-en-Thiérache vidinda akvo-muelejo ([1]). La vilaĝa preĝejo Sankta-Marteno datiĝas de la 18-a jarcento.
Administrado[redakti]
Taisnières-en-Thiérache apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.