Taisnières-en-Thiérache

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taisnières-en-Thiérache
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe ekde 2015, antaŭe Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59583 [+]
Poŝtkodo 59550
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 476  (2021) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 9′ N, 3° 49′ O (mapo)50.1458333333333.8133333333333Koordinatoj: 50° 9′ N, 3° 49′ O (mapo) [+]
Alto 131 m - 191 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 8,5 km² ( 850 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Taisnières-en-Thiérache (Nord)
Taisnières-en-Thiérache (Nord)
DEC
Taisnières-en-Thiérache
Taisnières-en-Thiérache
Situo de Taisnières-en-Thiérache en departemento Nord
Taisnières-en-Thiérache (Francio)
Taisnières-en-Thiérache (Francio)
DEC
Taisnières-en-Thiérache
Taisnières-en-Thiérache
Situo de Taisnières-en-Thiérache en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taisnières-en-Thiérache [+]
vdr

Taisnières-en-Thiérache estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).

Fine de 2021 en la komunumo vivis 476 loĝantoj sur areo de 8,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la samnoma kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Taisnières-en-Thiérache estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Taisnières-en-Thiérache etendiĝas sur 8,5 km².

Taisnières havas landlimojn kun la najbaraj komunumoj Marbaix, Dompierre-sur-Helpe, Noyelles-sur-Sambre, Maroilles kaj Monceau-Saint-Waast.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo sinsekve nomiĝis Taiseneras (921), Tasnerias (1131), Taynières (1186), Tesneriis (1237), Taisnières (1245), Tesnières (1258), Taisnières (1349), sekve Taisnières-les-Maroilles dum la 15-a jarcento kaj Taisnières en Pirasse en 1635.

Taisnières, kiu apartenis al la terenoj de Sankta Humbert (samkiel Maroilles), dependis de la abatejo de Maroilles, kiun fondis la sama sanktulo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas en Taisnières-en-Thiérache vidinda akvo-muelejo ([1][rompita ligilo]). La vilaĝa preĝejo Sankta-Marteno datiĝas de la 18-a jarcento.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Taisnières-en-Thiérache apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]