Taisnières-sur-Hon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Taisnières-sur-Hon
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Bavay
INSEE kodo 59584 [+]
Poŝtkodo 59570
Kodo laŭ INSEE 59584
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Paul Legrand
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 912  (1999)
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 19′ N, 3° 50′ O (mapo)50.3197222222223.8366666666667Koordinatoj: 50° 19′ N, 3° 50′ O (mapo)
Alto 118 m - 157 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 16,22 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Taisnières-sur-Hon (Nord)
Taisnières-sur-Hon (Nord)
DEC
Taisnières-sur-Hon
Taisnières-sur-Hon
Situo de Taisnières-sur-Hon
Taisnières-sur-Hon (Francio)
Taisnières-sur-Hon (Francio)
DEC
Taisnières-sur-Hon
Taisnières-sur-Hon
Situo de Taisnières-sur-Hon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Taisnières-sur-Hon [+]
vdr

Taisnières-sur-Hon estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 912 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Taisnières-sur-Hon.
Blazono de Taisnières-sur-Hon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Taisnières-sur-Hon geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sabloargilo plejparte kovritaj de leŭso.

La vilaĝocentro tre klare apartiĝas el la domareto Malplaquet, du kilometrojn for. La najbaraj komunumoj estas Hon-Hergies, La Longueville, Audignies, Bavay kaj Houdain-lez-Bavay.

La vilaĝo Taisnières-sur-Hon troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Taisnières-sur-Hon etendiĝas sur 16,22 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La 11-an de septembro 1709 okazis la batalo de Malplaquet sur la teritorio de la komunumo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Videblas en la vilaĝo memormonumento pri la batalo de Malplaquet. Ĝi estis konstruita en 1909 okaze de la ducentjariĝo de la batalo. La preĝejo de la vilaĝo datiĝas de la 16-a jarcento kaj estis dediĉita al Notre Dame de la Visitation. Estas cetere en la domareto Malplaquet preĝejo dediĉita al Saint-Michel.

Pasas tra Taisnières-sur-Hon du antikvaj romiaj vojoj inter Bavay kaj Mons (Belgio).

Administrado[redakti | redakti fonton]

Taisnières-sur-Hon apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]