Taja 6-hora sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La taja 6-hora sistemo estas tradicia horsistemo uzata en Tajlando aldone al la oficiala 24-hora sistemo. Kiel aliaj sistemoj, ĝi nombras dudek kvar horojn en unu tago, sed dividas la tagon en kvar kvaronojn po ses horojn longaj. La horoj en ĉiu kvarono, krom la sesa, estas nomataj laŭ periodopriskribaj vortoj aŭ frazoj, kiuj estas:

  • ... mong chao (...โมงเช้า, IFA:[mōːŋ tɕʰáːw]) por la mateno (07:00 ĝis 12:59)
  • Bai ... mong (บ่าย...โมง, [bàːj mōːŋ]) por la posttagmezo (13:00 ĝis 18:59)
  • ... thum (...ทุ่ม, [tʰûm]) por la frua nokto (19:00 ĝis 00:59)
  • Ti ... (ตี..., [tīː]) por la malfrua nokto (01:00 ĝis 06:59)