Tajdocentralo de la Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baraĵo sur rivero Rance
Alia vido al la baraĵo

La tajdocentralo sur la rivero Rance estas centralo, kiu tiras sian energion de la forto de la tajdo. Ĝi situas je la enfluejo de la rivero Rance, inter Dinard kaj Saint-Malo, en Bretonio, Francio. Ĝi estas la unua tajdocentralo en la mondo.

Historio

La ideo pri konstruado de tajdocentralo sur la rivero Rance venis de Gérard Boisnoer, en 1921.

La unua laborejo pri tajdocentralo komenciĝis en l’Aber-Wrac'h en la departemento "Finistère" en 1925. La projekto estis forlasita unue de s-ro Le Troquer en 1928, por esti reprenita de s-ro Tardieu. La laborejo estis forlasita, en 1930, pro manko de mono. La planoj de tiu centralo utilos kiel bazo por la sekvantaj. La uzo de la tajdenergio ne estas nova, ĉar de longe la tajdmuelejoj ekzistis en lokoj atingeblaj de la tajdo, aparte laŭlonge de la rivero Rance.

La unuaj esploroj por la prilaboro de nova tajdocentralo sur la buŝo de la rivero Rance datiĝas de 1943, fare de la kompanio pri esploro de tajduzo (franclingve "Société d’étude pour l’utilisation des marées" aŭ SEUM.

Eksteraj ligiloj