Tajdofluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raz de Sein en Francio estas pasejo tre danĝera pro tajdofluo
Fluo de tajdofino, en kvieta maro kaj malalta tajdokoeficiento (55), vidata de fino de Pinto de Raz.

La tajdofluo estas marfluo kreita de tajdoj. Ĝiaj forto kaj direkto ŝanĝiĝas kun la momento de la tajdo. Ĝi estas rimarkebla apud la bordoj de maroj influataj de la tajdo. La tajdofluo estas pli forta kiam la topografio de la bordo kaj de la fundoj devigas la akvon, sub influo de la tajdo, trairi mallarĝan areon : tiam tio povas konsistigi ĝenon aŭ eĉ danĝeron por la ŝipnavigado.

Mapo de surfaca fluo mezurata per altfrekvenca radaro, je la pinto de Bretonio, la 12-an de aŭgusto 2006 je 4h20 matene. En la blankaj regionoj estis neniu mezuro tiutempe. La mezurata fluo estas tie precipe konsekvenco de tajdo. Ĝi superas 3 m/s (6 knotoj) en la malhele ruĝaj regionoj, aparte norde de insulo Ouessant
Bildigo de la fluoj mezuritaj la 18-an de septembro 2009 per la sama sistemo
Sur tiu SPOT-satelita bildo kabo Gris Nez, la forta hidrosedimenta impakto de la fluoj estas videbligita per modifo de la akvokoloro. Je la alfluo, la devio de la borda fluo (kaj la asociitaj perturboj) estas videblaj per satelito. Oni tie vidas grandan perturbon de la « borda rivero » kreita per amaso da salakvo (pro la alveno de dolĉakvo de la « tri estuaroj » situantaj pli sude) kaj nature suprenfluanta norden).

La maksimuma rapido de tajdofluo en iu loko dependas kaj de la tajdodiferenco kaj de la konfiguro de la fundoj : tiu fluo estas aparte forta en marpasejoj (en Kanado, Skookumchuck Narrows: pli ol 12 knotoj; en Norvegio (Maelstrom), en Francio Raz de Sein, Raz Blanchard pli ol 10 knotoj), la enirejoj de rioj aŭ de riveroj (Étel kaj estuaro de Ĝirondo en Francio) aŭ de fermitaj basenoj submetataj al tajdo (fluo La Jument en golfo de Morbihan: 7 knotoj, pasejo de baseno de Arcachon en Francio). Ankaŭ la Manika Markolo estas trairata per fluoj kiuj povas rapidi ĝis 6 knotoj en la plej mallarĝaj lokoj. En la aliaj francaj bordaj areoj la tajdofluo estas ĝenerale malpli rapida ol 2 knotoj en vigla tajdo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]