Tajfuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajfuno Odeso dum la jaro 1985 proksime de Japanio.

Tajfuno (aŭ tifono) estas tropika tromba ciklono en la norda pacifika oceano okcidente de la 180-a longituda grado, precipe en la Ĉina Maro. Ĝi okazas inter majo kaj septembro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto tajfuno (germana lingvo Taifun, angla lingvo typhoon) venas tra la portugala vorto tufão unuflanke el la greka vorto tυφών (tifón), "forta ŝtormo", kiu ankaŭ estis la nomo de giganto el la greka mitologio kaj en la araba lingvo transformiĝis al ţūfān (طوفان, "inundo"), kaj aliflanke el la ĉina vorto tái fung (颱風, "forta vento").

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

Tajfunoj apartenas al la plej severaj naturkatastrofoj de la regiono. Ĉiujare ili kaŭzas grandajn detruojn kaj mortigas foje centojn da homoj. Detruaj ne nur estas la fortega vento, sed ankaŭ la amasaj pluvoj ene de ekstreme mallonga tempo, kiuj kaŭzas inundojn kaj terglitojn. Ekzemplo estu la tajfuno "Nari", kiu la 17-an kaj 18-an de septembro 2001 en Tajvano alportis ĝis po 800 litrojn da pluvo por kvadrata metro (tio pli-malpli korespondas al la kvanto, kiu en Meza Eŭropo dum unu jaro trafas kvadratan metron).

Historio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la plej detruaj kaj mortigaj tajfunoj laŭ la lastaj registroj estis jenaj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]