Tajgeto (luno)
| Ĉi tiu artikolo temas pri satelito de Jupitero. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tajgeta. |
| Tajgeto | |
| Natura satelito de Jupitero (XX) | |
| Oficiala nomo | Jupitero XX[1] |
| Aliaj nomoj | S/2000 J 9 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Yanga R. Fernández Eugene A. Magnier[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
25-a de novembro 2000[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 22 438 668 km |
| Discentreco | 0,3678 |
| Klinangulo | 164,89° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 686,67 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 5 km (averaĝe)[2] |
| Maso - Denso |
~1,7 × 1014 kg ~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo | ~0,04[2] (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 21,9[2] |
Tajgeto estas neregula satelito de Jupitero. Ĝia orbito estas retrograda.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj inter la 23-a kaj la 26-a de novembro 2000 per la teleskopo de 2,2 m de diametro de Mauna Kea.
Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 la malkovron de dek jupiteraj lunoj (maldaŭre nomataj J/2000 J 2 al J 11[3]). Inter kiuj Tajgeto, kiu tiam ricevis nur la maldaŭran nomon S/2000 J 9 ĉar ĝi estis la naŭa jupitera satelito malkovrita en 2000.
Ĝiajn grandon kaj mason (5 km kaj 1,7 × 1014 kg) oni proksimume kalkulis, hipotezante ke ĝiaj denso kaj albedo estus 2,6 × 103 kg/m3 kaj 0,04.
Nomo [redakti]
La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4] doni al ĝi la nomon de Tajgeto, (greke; Ταϋγέτη: Taugete)[5], En helena mitologio, Tajgeta estas unu el la Plejadoj amata de Zeŭso per kiu ŝi estis patrino de Lakedemono.
Orbito [redakti]
Tajgeto estas ano de la karmea grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 900 000 kaj 24 100 000 km, klinangulojn inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la Jupitera ekvatoro, kaj discentrecojn inter 0,23 et 0,27.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ IAUC 7555: SATS de Jupiter; 2001B; 2001C (angle)
- ↑ AUC 7998: P/2002 T5; Sats OF JUPITER Nomoj de lunoj (angle)
- ↑ Angle, ĝi recevis la nomon de Taygete, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Tajgeto, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Tajgeto, (angla versio)
france Dekunu novaj jupiteraj satelitoj S/2000 J1...S/2000 J 11, el la paĝaro de Jean-Michel
germane La karmea grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

