Tajgeto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ la helena mitologio, Tajgeto (el la greka Ταϋγέτη, daŭre atendanta) estis unu el la plejadoj[1], do filino de la titano Atlaso kaj de Plejono.

Ŝi volis esti ĉiame virga, kaj pro tio rifuzis la obstinajn amproponojn de Zeŭso. Sed la dio tiel premis ŝin, ke Tajgeto petis helpon al sia amikino Artemisa, kiu trasformis ŝin en cervinon[2], la Cervino de Cerinio, kies ĉasado estis unu el la dek du laboroj de Heraklo kvankam kroma versio asertas ke tiu fama besto estis oferon, kiun Tajgeto faris al la diino dankeme pro ŝia helpo. Tamen, Zeŭso fine sukcesis unuiĝi al Tajgeto, kiu poste naskis bebon, frukto de tiu rilato: Lakedemono, estonta reĝo de Lakonio[3]. Laŭ malmultaj verkistoj ŝi kaj Zeŭso estis gepatroj ankaŭ de Eŭroto[4], kaj laŭ Higeno, ŝi edziniĝis al Tantalo kaj iĝis patrino de Pelopso[5].

Hontoplene, post naski la bebon, Tajgeto pendumis sin sur la monto Amikleo, kiun de tiam oni nomas Tajgeto honore al la antaŭtempe forpasinta plejado. Tamen, laŭ postaj versioj, la transformiĝo de Tajgeto en cervinon kaj ŝia posta puno devenis de la venĝemo de Artemiso pro tio, ke Tajgeto malvirgiĝis, ne gravis ĉu per seksperforto.

Monto Tajgeto, en Lakonio, nomita tiel honore al la nimfo kiu loĝis kaj mortis tie.

Nuntempaj mitologiistoj interpretas la rolon de Tajgeto kiel akompanantino de Artemis Potnia Theron, tio estas, Mastrino de bestoj. La samnoma monto, en Lakonio, refuĝejo ŝia en la rakonto, estus ŝia kultada loko. Laŭ Paŭzanio[6], la trono de la palaco de Amiklo estis ornamita per reprezentado de la historio de Tajgeto.

De la enkonduko de la kulto al Zeŭso en Grekion devenis la plimulto de la rakontoj pri liaj seksadventuroj. La nova dio unuiĝis al la antaŭe adorita loka diino, kaj per tio oni akordigis ambaŭ tradiciojn, kutime per la naskiĝo de nova heroo, kiun la lokanoj komencis kultadi. En tiaj rakontoj la rolo de la nimfo kaj tiu de la cervino konfuziĝas: la nimfo kiu ĉasas beston kun Artemiso estas la besto mem. Laŭ la kompreno de Pindaro en sia tria Olimpa Odo, "la or-korna cervino, kiun Tajgeto iam sakrale dediĉis al Artemis Orthosia" (Prave Pensanta Artemiso)[7], ĝi temis pri la Cerinia Cervino poste serĉita de Heraklo. Laŭ li, la metamorfozo ne tute plenumiĝis, kaj tiu cerva-formo simbolas nur oferon al la diino. Laŭ lia pensmaniero, la besto, malgraŭ ĉasita kaj oferita, daŭre ekzistis, kaj tiel eblas ke Heraklo prenis (sed ne mortigis) ĝin denove[8]. Kiel Karl Kerenyi rimarkis[9], malfacilas diferencigi inter la sakrala besto, la heroino kaj la diino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia Biblioteko, 3.10.1.
  2. Ruck, Carl A.P. kaj Danny Staples. The World of Classical Myth. Eld. Carolina Academic Press, 1994. Surprizige, laŭ ilia biogeografia studo, la speco priskribita en la rakonto ne estis la eŭropa cervo (kies virinaj membroj ne portas kornojn), sed boaco. Fakte, la historio pri la Cerinia cervino rilatas ĝin al la Hiperboreoj, norda popolo inter kiu la ekzisto de boacoj plej eblas. Vidu ankaŭ: Cervo (mitologio).
  3. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.1.2.
  4. Stefano el Bizanco. Verkoj.
  5. Higeno. Fabloj, 82.
  6. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 3.18.10.
  7. Robbins, Emmet. Heracles, the Hyperboreans, and the Hind: Pindar, Odo 3. Eld. Winter, 1982. Tio pravigas la rilaton de Artemiso al Ortio (Orthosia) jam dum la 6-a jarcento a.K..
  8. Robbins, Emmet. Heracles, the Hyperboreans, and the Hind: Pindar, Odo 3. Eld. Winter, 1982. paĝ. 295-305.
  9. Kerenyi, Karl. The Heroes of the Greeks.