Tajlanda Esperanto-Instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tajlanda Esperanto-Instituto (1980-2008?[1]) estis iama eta grupo de esperantistoj en Tajlando, kiu klopodis informi pri Esperanto al tajlandanoj. La instituton fondis s-ro Prem Kulemekin[2] en la jaro 1980. La sidejo estis ĉe la kotolika preĝejo Kalawar [3] en Bangkoko, kie la franca pastro Marcel Perray faris korespondajn kursojn, kaj li ankaŭ klopodis kompili la unuan vortaron Esperanto-Taja.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La pastro Marcel perray forpasis en la jaro 2008.
  2. 2,0 2,1 Marcel Perray. Marcel perray al Michela Lipari, la 8-an de novembro, 2001. Letero.
  3. Joachim Werdin. Intervjuita rete de Warut Bunprasert (la 8-an de decembro 2015)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]