Tajloro
El Vikipedio
Tajloro laboranta en Honkongo
Tajloro estas metia profesio de la teksaĵo-prilaborado. La tasko estas formtranĉi kaj kunigi tukojn. La laboriloj estas pinglo, fadeno, tondilo kaj ekde la 19-a jarcento ankaŭ la kudromaŝino.
Tajloro kiel familia nomo [redakti]
La nomo de tiu ĉi metiisto estas vasta familia nomo en multaj lingvoj, ekzemple:
- Angle: Taylor
- Ĉeĥe: Krejčí
- Germane: Schneider
- Hindie: Darji
- Hispane: Sastre
- Hungare: Szabó
- Pole: Krawiec
- Ruse: Portnoy
En la filmo Meeting Venus de István Szabó multaj fikciuloj nomiĝas "Tajloro", sed diverslingve.
Proverboj [redakti]
Ekzistas pluraj proverboj pri tajloro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
-

« Ĉiu tajloro havas sian tranĉmanieron. » -

« Oni ne pagas per gloro al sia tajloro. » -

« Truon de l' honoro flikos neniu tajloro. »